Higurashi no Naku Koro ni
Higurashi no Naku Koro ni | |
---|---|
Distribuo | Steam |
Higurashi no Naku Koro ni (ひぐらしのなく
Fono[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas doĝina ludo (amatora ludo), vendata ĉe Comiket. Multaj ŝatantoj atributis la sukceson de ludo al ĝiaj hororo kaj detektivado. La finoj de ludoj ne klarigas difinitajn solvojn. Ludantoj primeditas kaj diskutas solvojn per indicoj kun samludantoj sur ŝatulaj komunumoj en interreto. La populareco kreskiĝis, kaj kopioj atingis 100'000 sume de tutaj serioj, ludo-magazinoj pozitive prezentis. La softvaro por Ludkonzolo, PlayStation 2, titolita Higurashi no NaKu Koro ni Matsuri estis anoncita ekvendi en malfrua 2006.
Rakontoj[redakti | redakti fonton]
La rakontoj okazas dum junio de 1983 (58-a de Ŝoŭa), ĉe malgranda kampara vilaĝo Hinamizaŭa (
Scenaroj[redakti | redakti fonton]
La ludo estas dividita en 8 ĉapitrojn: 4 “Demando”-ĉapitroj kaj 4 “Solvo”-ĉapitroj. Ĉiuj 4 “Demando”-ĉapitroj havas la samajn ĉefajn rolantojn, sed finas per malsamaj vojoj. “Solvo-ĉapitroj klarigas verojn kaj solvojn.
Demando-ĉapitroj[redakti | redakti fonton]
- Higurashi no Naku Koro ni(ひぐらしのなく
頃 に;Kiam Kanacikado Ĉirpas)
- Onikakuŝi-hen (
鬼 隠 し編 ; Ĉapitro Homoforprenado de Demono) (ekvendita somero 2002 Comike 62)- Tiu ĉi ĉapitro prezentas al ludantoj la mondbildon de Higuraŝi no Naku Koro ni. Ĉefrolulo Maehara Keiichi asimiliĝis al kampara vivo de Hinamizaŭa kaj aktivo de post-lekcia klubo kun novaj amikoj. Tamen, murdo okazas en nokto de Ŭatanagaŝi-festo, kaj ĝoja tagoj subite finas. RJUGU Rena estus malbonulo por tiu ĉi ĉapitro.
- Ŭatanagaŝi-hen (
綿 流 し編 ; Ĉapitro Kotono-Drivigado) (ekvendita vintro 2002 Comike 63)- Komence de la ĉapitro, MAEBARA Keiichi jam asimiliĝis kaj ĝojas kun amikoj. Nova amikino Ŝion Sonozaki kiu estas ĝemelo de Mion, aperas je tiu ĉi ĉapitro unue de la serio. Okazis murdoj je nokto de Ŭatanagaŝi-festo, kaj malaperis iliaj amikoj. SONOZAKI Mion estas desegnata malbonulo por tiu ĉi ĉapitro.
- Tatarigoroŝi-hen (
祟 殺 し編 ; Ĉapitro Plago-Mortigo) (ekvendita somero 2003 Comike 64)- Maebara Keiichi amikiĝas kun HOĜO Satoko kiel fratinon. Tamen, ŝi estas turmentita de sia onklo. Keiichi decidis murdi la onklon por helpi Satokon.
- Himacubuŝi-hen (
暇潰 し編 ; Ĉapitro Tempo-Pasigo) (ekvendita somero 2005 Comike 66)- En tiu ĉi ĉapitro, ludantoj ludas je vidpunkto de AKASAKA Mamoru kiu estas polica enketisto el Tokio. Li venis por enketi homrabon de knabo de politikisto, kaj renkontas knabinon FURUDE Rika.
Solvo-ĉapitroj[redakti | redakti fonton]
- Higuraŝi no Naku Koro ni Kai (ひぐらしのなく
頃 に解 ; Kiam Kanacikado Ĉirpas, la Solvo)
- Meakaŝi-hen (
目明 し編 ; Ĉapitro Detektivo) (ekvendita vintro 2004 Comike 67)- Solvo por Ŭatanagaŝi-hen. En tiu ĉi ĉapitro, Sonozaki Ŝion estas ĉefrolulo.
- Cumihoroboŝi-hen (
罪滅 し編 ; Ĉapitro Pekliberigo) (ekvendita somero 2005 Comike 68)- Solvo por Onikakuŝi-hen. RJUGU Rena estas grava rolulo en tiu ĉi ĉapitro.
- Minagoroŝi-hen (
皆殺 し編 ; Ĉapitro Ekstermo) (ekvendita vintro 2005 Comike 69)- Solvo por Tatarigoroŝi-hen. FURUDE Rika estas fakta ĉefrolulo en tiu ĉi ĉapitro.
- Macuribayaŝi-hen (
祭 囃 し編 [macuribajaŝi-hen]; Ĉapitro Festo-Akompanado) (ekvendita somero 2006 Comike 70)- Ĝi malkovras la drato-tiranton de la tutaj rakontoj.
Ŝatanto-disko[redakti | redakti fonton]
- Higurashi no Naku Koro ni Rei (ひぐらしのなく
頃 に礼 ; Kiam Kanacikado Ĉirpas, la Danko)(ekvendita vintro 2006 Comike 71)
- ekstraj epizodoj: Saigoroshi-hen(
賽 殺 し編 [saigoroŝi-hen]; Ĉapitro Ĵetkubo-mortigo), Hirukowashi-hen (昼 壊 し編 [hirukoŭaŝi-hen]; Ĉapitro Tago-rompo)
Kromaj rakontoj[redakti | redakti fonton]
Tri kromaj rakontoj estis seriigitaj sur mangagazetoj, kun intrigoj de la originala verkanto.
- Yoigoŝi-hen (
宵越 し編 ; Ĉapitro Tranokto)
Seriigata de Mimori sur la mangagazeto Monthly GFantasy.
- Higurashi no Naku Koro ni Kai (ひぐらしのなく
頃 に怪 現 壊 し編 [ucucukoŭaŝi-hen]; Ĉapitro Realo-rompo)
Seriigata de Kito En sur la mangagazeto Comp-Ace.
Referencindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kanacikado - (Tanna japonensis) Higurashi(Hepburn), Higuraŝi estas cikado en Japanio. Ĝi ĉirpas tagiĝe aŭ vespere dum alirasaj cikadoj ĉirpas varmatage. Higuraŝi (ヒグラシ,
日暮 ) devenas el "Vespero". La kreinto uzas ĝian ĉirpon por sonoefekto.
- Ŝirakaŭa-vilaĝo estas modelo de Hinamizaŭa. La fonofotoj estis fotitaj en la vilaĝo. Ĝiaj historiaj vilaĝoj estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, Historiaj Vilaĝoj de Ŝirakaŭa-go kaj Gokajama.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- 07th Storming Party Oficiala Paĝo de 07th Expansion(Japane)
- oyashirosama.com Retpaĝo pri Animeo kaj Aliaj Vendaĵoj