Transneptuna objekto
Transneptuna objekto (TNO) aŭ transneptuno estas ĉiela korpo, kiu orbitas la Sunon ekstere de la neptuna orbito. La plej multajn transneptunajn objektojn oni supozas en la kujpera zono, tiel foje la esprimo "kujperzona objekto" uziĝas egalsence.
Nuntempe kelkaj centoj da transneptunoj estas konataj, sed jam kun diametro de pli ol 100 km oni supozas dekmilojn da objektoj.
Proprecoj
redaktiLa konataj transneptunaj objektoj similas laŭ sia konsisto kometojn. Fakte multaj kometoj verŝajne venas el la kujpera zono kaj ne el la oorta nubo – laŭ orbitaj mezuradoj en la 1970oj.
La transneptunoj diferencas la asteroidojn en la asteroida zono ĉefe per
Tipoj
redaktiLa ege plej multaj transneptunaj objektoj orbitas la sunon per distancoj de 30–50
Resonancaj kujperzonaj objektoj
redaktiTriono de la kujperzonanoj orbitas kun resonanco je la planedo Neptuno, en la bildo ruĝaj. Tiuj estas, ekzemple, la plutonenoj, kies alte discentraj orbitoj havas 3:2-resonancon je Neptuno. La plej hela de tiuj objektoj estas la preskaŭplanedo Plutono. Pli ekstere estas la Twotino-oj kun 2:1-resonanco. Ekzistas ankaŭ objektoj kun aliaj resonancoj, ekzemple 5:2 kaj 3:1.
Klasikaj kujperzonaj objektoj
redaktiLa alia ĉefa klaso estas la klasikaj kujperzonanoj (angle classical Kuiper belt object, C-KBO), aŭ kubevanoj – en la bildo bluaj – kiu enhavas ĉirkaŭ du trionojn de la konataj kujperzonaj objektoj. Ili havas preskaŭ ciklajn orbitojn kun radiusoj de 42–50
Dispersa disko
redaktiDispersaj kujperzonaj objektoj (angle ankaŭ scattered disk objects, SDOs) – en la bildo grizaj – orbitas kun altegaj discentrecoj, kun perihelioj ĉirkaŭ 35