Begoniacoj
La begoniacoj[2] (latine Begoniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kukurbaloj (Cucurbitales). Ĝi enhavas 2 aŭ 3 genrojn kaj ĉirkaŭ 1600 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas begonio[2].
Begoniacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
begonio Begonia L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Tiuj plantoj estas dioikaj tropikaj herboj, arbustoj kaj arbedoj kun nesimetriaj folioj. Multaj specioj estas ornamplantoj, subvitre aŭ enĉambre kulturataj. Ovario sube staranta.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (20 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Cucurbitales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kukurbaloj
- Begoniaceae C.Agardh - begoniacoj
- Begonia L. - begonio[2]
- Begoniella Oliv. - begonielo**
- Hillebrandia Oliv. - hilebrandio
- Begoniaceae C.Agardh - begoniacoj
- Cucurbitales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kukurbaloj
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.