(Translated by https://www.hiragana.jp/)
CALABARZON - Vikipedio Saltu al enhavo

CALABARZON

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 22:09, 21 nov. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La akronimo CALABARZON - /ka-la-bar-zon/ - titoligas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtato Filipinoj. Ĝia teritorio grupigas kvin provincojn (en la apuda mapo apud la regiona nomo ĉiuj kolorigitaj en nuancoj flavaj aŭ olivkoloraj): Kavito (Cavite), Laguno (Laguna), Batangoj (Batangas), Rizalo (Rizal) kaj Kezono (Quezon) - unuopaj literoj el ĉiuj provinconomoj en la hispana respektive filipina kune konsistigas la arkonimon.

Ĉiuj el tiuj provincoj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador). Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton. Dek kvar el la dek sep regionoj de la Filipinoj estas signitaj per numeroj: Kagajana Valo havas la numerigon "2".

La regiono geografie ampleksas la sudorientan parton de la insulo Luzono. La teritorio sume kovras areon de 16 229 kvadrataj kilometroj, kaj en 2010 havis 12 609 803 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 777 homoj po kvadrata kilometro.