Marie Larroche
Aspekto
Marie LARROCHE (laroŝ), francino. Nask. 18 marto 1854 en Metz. Okupis sin precipe pri blinduloj, por ke ili povu akiri siajn vivrimedojn ne per almozoj, sed per laboro E-iĝis en 1909, sub entuziasma gvidado de Colas. Helpis lin propagandi, precipe ĉe katolikoj, partoprenis en starigo de kvin kongresoj de IKUE. Dum kelkaj jaroj adm. de Espero Katolika. Vicprez. de IKUE, kies „Avino“ ŝi estas nomata.