Gufo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gufo


Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Bubo
Specio: Gufo Bubo bubo
Bubo bubo
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivareo de Gufo  Ĉiujare prezencoj
Vivareo de Gufo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Vivareo de Gufo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Gufo[1] (science Bubo bubo) estas specio de granda birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun granda plumtufo super ĉiu okulo.

    Temas pri nokta rabobirdo, disvastigitaj tra Eŭropo, Azio kaj norda Afriko. Ĝi estas pli komuna en nordoriento de Eŭropo, sed ankaŭ en la zono kiu ĉirkaŭas la Mediteraneon, inkludante Iberion. En Azio la specio ĉeestas la plejparton de la kontinento, escepte la plej nordan Siberion kaj la sudan Azion (la tri duoninsuloj). Ties latinlingva scienca specifa nomo baziĝas sur la onomatopeo de la sonoj de la specio, kaj jam ekde la Mezepoko oni konis ĝin kiel Bubo en la bestolibroj.

    Pro sia majesto kaj facila bredado en kaptiteco ĝi estas uzata relative ofte en la arto de la falkado.

    Karakteroj[redakti | redakti fonton]

    Temas pri granda birdo 29 ĝis 73 cm longa, kaj ĝia enverguro estas inter 1,38 kaj 1,7 m, iome pli malgranda ol tiu de la reĝa aglo. La pezo estas de 1,5 ĝis 4 kg ĉe la plej grandaj inoj, kio kontrastas ekzemple kompare kun la turstrigo, kiu pezas nur 500 g. La enverguro de la flugiloj povas esti ĝis 2 m, kaj pro tio estas la plej granda gufo el la genro Bubo. Ĝi karakteriziĝas per du plumtufoj ambaŭangule de la kapo, kiuj sekvas sube kiel malhela linio kun formo de V inter la grandaj okuloj (kiuj estas de briloranĝega iriso) kun angulo en la nigra beko, la ventro estas pli hela kaj striita kaj la dorso estas pli malhela kaj makulita hele. La masklo havas plumtufojn de la oreloj pli hirtajn ol la ino.

    La flugo estas rekta, povega kaj kun oftaj ŝveboj. La voĉo estas profunda hurlado, kiel ŭŭ-oo, kaj estas aŭdebla ĝis je 2 km. La masklo faras emfazon en la unua silabo kaj la ino pli laŭtas ĉe la dua. Ĉiu individuo havas apartan hurladmanieron kaj povas esti identigita laŭ ĝi. La specio produktas ankaŭ povegan alarman bojadon kiel vulpo.

    Gufoj vivas ĉirkaŭ 20 jarojn, longa vivo, ĉar ili ne havas naturajn predantojn. En kaptiteco okazis kazoj de individuoj, kiuj atingis 60 jarojn.

    Subspecioj[redakti | redakti fonton]

    Pro la ampleksa teritorio de la gufo, diversaj fakuloj distingis ĝis 20 subspeciojn, kun bazo en la plumarkoloro kaj la grando. En Eŭropo oni priserĉis la sonalvokojn kaj la NDA por distingi la subspeciojn, dum ke en Azio oni ne faras ankoraŭ komparan priserĉadon. Ĵuse oni apartigis la subspecion Bubo bubo ascalaphus en propra specio, Bubo ascalaphus. La subspecio pli malgranda estas Bubo bubo hispanus, de la Iberia Duoninsulo.

    Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

    Kaptita gufo uzata en falkado
    • B. b. bengalensis
    • B. b. borissowi
    • B. b. bubo
    • B. b. hemachalanus
    • B. b. hispanus
    • B. b. interpositus
    • B. b. jakutensis
    • B. b. kiautschensis
    • B. b. nikolskii
    • B. b. omissus
    • B. b. ruthenus
    • B. b. sibiricus
    • B. b. tarimensis
    • B. b. tibetanus
    • B. b. turcomanus
    • B. b. ussuriensis
    • B. b. yenisseensis

    Vivejo[redakti | redakti fonton]

    La gufo loĝas en arbaroj kaj klifoj kutime malproksime de la homo evitante ties ĉeeston kaj preferante kutime la rokajn surfacojn por nestumi. En kelkaj lokoj tiu ĉi palearktisa specio ekanstataŭas alian rabobirdon, nome la migran falkon, kvankam ankoraŭ oni ne konas la influon de la homo sur la konkurencon inter tiuj du specioj, kiuj antaŭe kunvivis milionojn da jaroj en la sama habitato. Spite la malemon pri homoj, la gufoj povas ĉasi en terkultivejoj, kie riskas manĝi venenitajn predojn. Krome en kelkaj urboj ekloĝis en ĝardenoj: en Helsinko nestumas almenaŭ kvin paroj ekde 2005 profitante la pliiĝon de urbaj sovaĝaj kunikloj kaj en 2007 unu el tiuj individuoj famiĝis pro interrompo de internacia futbalmaĉo.

    Ili estas solecaj animaloj, escepte en la reprodukta epoko. Ilia teritorio povas okupi ĝis 80 km², se la manĝo malabundas, kaj ili defendas ĝin perforte kontraŭ aliaj gufoj. Normale ili ne ŝanĝas la teritorion krom pro esceptaj kialoj, kiel manko de nutraĵo aŭ se ili estas forpelitaj de alia gufo.

    Dumtage ili pasigas la pliparton de la tempo senmovaj en la arboj, kaj krepuske kaj nokte ili foriras ĉasi. Se la nutraĵo malabundas, ili povas ĉasi ankaŭ dumtage.

    Gufo en parko de Mannheim (Germanio)

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    ovoj de Bubo bubo bubo - Muzeo de Tuluzo

    Ambaŭ seksoj vivas normale solaj kaj ne kuniĝas ĝis la alveno de la epoko de pariĝado. Kiam ili trovas taŭgan lokon por reproduktado, ili indikas ĝin per foso de eta truo entere kaj produktante serion da karakteraj alvokoj. Tiuj sonoj estas utilaj ankaŭ por trovi la partneron, kiun ili havos porvive.

    La nesto estas truo sen kovroprotektado en arbotrunko aŭ klifo. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn, nur unufoje ĉiujare, normale vintre aŭ komence de printempo. Gufoj estas tre sensivaj al la medio kaj, se ili ne havas sufiĉan spacon aŭ manĝon, la ovodemetado povas prokrastiĝi kaj malpliiĝi draste. La ino kovas la ovojn, dum la masklo havigas la nutraĵon. Post 2 aŭ 3 monatoj okazas eloviĝo kaj naskiĝas la idoj. La patrino respondecas pri manĝigado, manĝinstruado kaj protektado.

    Tri semajnojn post eloviĝo, la idoj kapablas nutri sin kaj engluti per si mem. Post du monatoj ili ekflugas, kvankam nur kelkajn metrojn, kaj post 6 monatoj ili jam estas plumokovritaj. Dum tiu epoko ili estas tre vundeblaj antaŭ eventualaj predantoj, sed la plumaro helpas ilin kamufli sin inter la branĉaro. Ili estos forpelitaj el la nesto de la gepatroj, se ili ne foriras antaŭe, post unu jaro de vivo, kaj atingas la seksan maturecon post 2 jaroj.

    Nutrado[redakti | redakti fonton]

    Temas pri superpredanto, kiu troviĝas en unu el la plej altaj lokoj de la nutroĉeno. Ĝi povas mortigi eĉ aliajn gufojn kaj rabobirdojn. Ĝiaj predokaptoj povas okazi kaj surgrunde kaj dumfluge.

    Ili ĉasas kutime dumnokte, prefere ĉe malfermaj spacoj en arbaroj. La flugilmovo estas tre silenta kaj tio, kune kun la nokta vidkapablo kaj la eksterordinara aŭdkapablo, havigas al ili elstarajn kvalitojn por la ĉaso.

    Ili ĉasas etajn ronĝulojn, kuniklojn, leporojn, sciurojn, ratojn, kolombojn, merlojn kaj erinacojn. Ili kapablas mortigi eĉ vulpojn kaj cervidojn ĝis 10 kg pezajn. Ilia prefero manĝi ronĝulojn estas tre profitiga por terkulturistoj.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]