LaTeX

El Vikipedio, la libera enciklopedio


LaTeX

Lasta stabila versio November 2023 LaTeX release
Programlingvo TeX
Permesilo LaTeX Project Public License
Retejo www.latex-project.org
vdr

LaTeX aŭ – en plata teksto – LaTeX (prononco [LA:teĥ] aŭ [LA:tek], sed ne kun [ks] kiel en latekso) estas sistemo de teksta kompostado, kies celo estas faciligi la kreadon de libroj aŭ sciencaj kaj teknikaj dokumentoj, kiuj enhavas matematikajn formulojn.

LaTeX estas granda aro da makrooj, skribitaj en la jaro 1984 de Leslie Lamport per la lingvo TeX. LaTeX estas ege uzata por komposti akademiajn artikolojn, disertaciojn kaj teknikajn librojn, ĉar la tipografia kvalito atingebla kompareblas al tiu de scienc-libraj eldonejoj unuarangaj. Ĝi estas libera programaro laŭ permesilo LPPL.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]