Lombardejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri ekonomia nocio. Por informoj pri itala regiono, vidu la artikolon Lombardujo.

Lombardejo estas ejo, kie oni povas prunti monon, deponante garantiaĵon ("lombardaĵon").

La valoro de la garantiaĵo ordinare devas konsiderinde superi la pruntitan monsumon. Repagante la monon kaj la interezon la lombardinto rericevas la garantiaĵon, sed se li ne pagas ene de interkonsentita tempo, la garantiaĵo estas aŭkcie vendita por kovri la kostojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]