Mesaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mesaĝo estas, en la plej ĝenerala senco, la celo de la komunikado. Ĝi estas difinita kiel la kvanto kaj kvalito de informo, kiujn la sendanto sendas al la ricevanto tra komunika kanaloamaskomunikilo determinita (kiel la parolo aŭ la skribo, por ekzemplo). Tamen, la termino mesaĝo aplikiĝas ankaŭ, depende el la kunteksto, al la prezentado de tiu informo; tio estas, al la simboloj uzitaj por transmisii la mesaĝon. Ĉiu ajn el la okazoj, la mesaĝo estas parto fundamenta de la procezo de la interŝanĝo de informado.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

  • En redakta fako, estas mallonga teksto kiu per simpla lingvaĵo povas transigi informon al persono, kiu povas troviĝi foresta en la momento de la redakto.
  • Ĉiu ajn penso (mensa) aŭ ideo esprimita mallonge pere de ordinara aŭ kritika lingvaĵo, preparita por ties komunikado, nome transmito pere de ajna amaskomunikilo.
  • Hazarda aŭ nedifinita kvanto de informo kies komenco kaj fino estas difinitaj, limigitaj aŭ identigeblaj.
  • Registra informaĵo, nome fluo de datumoj esprimita en ordinara aŭ kodigita notacio kaj preparita laŭ formato specifa por ties transmitado pere de ajna amaskomunikilo.
  • La termino mesaĝo estas uzata kiel mallongiga sinonimo de elektronika mesaĝo (aŭ cifereca mesaĝo) por la mesaĝo aŭ letero kiu estas sendata pere de la retpoŝto. Ĝi estas la cifereca ekvivalento de la tradicia letero, ĉu manuskripta aŭ presita per maŝino normale sendita sur papero kaj kiu veturas fizike pere de la tradicia poŝto.
  • Nuntempe la termino esta uzata ankaŭ por informo sendita pere de tujmesaĝilo por ĉiuj la tre diversaj kaj ŝanĝantaj sistemoj de telekomunikado kiuj permesas sendi mesaĝojn skribitajn tujtuje al uzanto aŭ uzzantoj konektitaj al reto kiu havigas tiun servon.
  • En literaturo, filozofio, politiko ktp., la termino estas uzata por la ampleksa enhavo de verko, moto, diskurso ktp., kiu povas esti elprenita aŭ deduktita pere de la kompreno aŭ klarigo el la baza teksto. Fama verko de la portugala verkisto Fernando Pessoa nomigas precize "Mesaĝo" (Messagem).

Laŭ PIV[redakti | redakti fonton]

PIV distingas du tipojn de mesaĝo nome 1 Parola aŭ skriba informo, sendita de unu persono al alia, kaj 2 Sciigo, kiun inspirito estas komisiita transdoni al homoj. Mesaĝisto estus sinonimo de kuriero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]