Tabernaklodometo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabernaklodometo de Adam Kraft en la preĝejo Sankta Laŭrenco en Nurenbergo
Preĝejo Sankta Marteno en Kortrijk

Tabernaklodometo (ankaŭ sakramentodometo) estas et-arĥitekturaĵo ene de preĝejo kaj servis al la gardado de la eŭĥaristia sakramento.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La tabernaklodometo troviĝas plejparte sur la evangelia flanko, do je orienten direktitaj preĝejoj norde, apud la altaro.

La disvastiĝo de la tabernaklodometo komenciĝis je la fino de la 14-a jarcento en Germanujo. Antaŭe la gardado de la konsekritaj hostioj estis kutima en peristerio, metala ujo kolomboformo pedanta super la altaro, aŭ en fermebla sakramentoniĉo, kiu devis estis elspeze kadrigita kaj artisme formita. Pli malfrue la tabernaklo fariĝis gardejo de la plejsanktaĵo, komence enigata en la retablon kaj poste starigata sur la altaron mem.[1] Kiam la koncilio de Trento (1545–63) devige dekretis la gardadon en tabernaklo sur la altar, la tabernaklodometo fariĝis tute superflua. Tabernaklodometojn do oni starigis nur dum la germanaj gotiko kaj renesanco.[2]

La Dua Vatikana Koncilio (1962–65) permesis la enkondukon de liberstara altaro, kiu estu libere ĉirkaŭirebla kaj je kiu, malsame al ĉefaltaro, la tabernaklo plejofte ne plu staris centre en la mezo. La gardado de la eŭĥaristiaj postlasaĵoj ekde tiam rajtas okazi „sur alia, vere noble kaj digne aranĝita loko de la preĝejo,[3] tial do ankaŭ en la ekzistaj aŭ ekzistontaj tabernaklodometoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rudolf Huber (eldoninto): Kirchengeräte, Kreuze und Reliquiare der christlichen Kirchen. (= Glossarium Artis. Band 2). 3-a eldono, eldonejo K. G. Saur, Munkeno/ Londono/ Novjorko/ Parizo 1991, ISBN 3-598-11079-0, p. 95.
  2. Brockhaus Enzyklopädie. 19-a eldono. volumo 19, Verlag Bibliographisches Institut & F. A. Brockhaus AG, Mannheim 1992, ISBN 3-7653-1119-7, p. 86.
  3. Sacra Congregatio Rituum: Instruktion zur ordnungsmäßen Durchführung der Konstitution über die heilige Liturgie „Inter Oecumenici. 26-an de septembro 1964, n-ro 95.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Wesenberg: Das gotische Sakramentshaus. Entstehung und künstlerische Gestaltung dargestellt an Beispielen Hessens und des Mittelrheingebietes. Gutenberg, Melsungen 1937. (Gießen, Universität, Dissertation, 1935), (Plena teksto) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  • Wolfgang Lipp: Begleiter durch das Ulmer Münster. 10-a eldono. Vaas, Langenau 1999, ISBN 3-88360-011-3.
  • Beate Wieckowski, Alexander Wieckowski: Sakramentsnischen in Dorfkirchen im nordwestsächsischen Raum. En: Michael Beyer, Martin Teubner, Alexander Wieckowski (eldonintoj): Zur Kirche gehört mehr als ein Kruzifix. Studien zur mitteldeutschen Kirchen- und Frömmigkeitsgeschichte. Festgabe für Gerhard Graf zum 65. Geburtstag. (= Herbergen der Christenheit. Sonderband 13). Evangelische Verlags-Anstalt, Lepsiko 2008, ISBN 978-3-374-02632-6, S. 251–264.
  • Achim Timmermann: Real Presence: Sacrament Houses and the Body of Christ, c. 1270–1600. Verlag Brepols Publishers NV, Turnhout (Belgujo) 2009, ISBN 978-2-503-53012-3.