Thursday October Christian la 2-a
Thursday October Christian la 2-a | |
---|---|
Thursday October Christian la 2-a (foto el 1890) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1820 en Pitkarna insularo |
Morto | 27-an de majo 1911 (90-jaraĝa) en Pitkarna insularo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Familio | |
Patro | Thursday October Christian |
Patrino | Teraura (en) |
Edz(in)o | Mary Young (1839–nekonata valoro) |
Infanoj | Julia Christian (en) , William Henry Gordon Christian (en) , Francis Hickson Christian (en) , Elizabeth Saidley A. Christian (en) , Albert Swain Christian (en) , Harriet Christian (en) , Harriet Christian (en) , Charles Benjamin Christian (en) , Daniel Christian (en) , Julia Anna Rose Christian (en) , Albert Christian (en) , Agnes Christian (en) , Ernest Heywood Christian (en) , Elias Christian (en) , Anna Rose Christian (en) , Alphonso Driver Christian (en) , Mary Elizabeth Saidley Christian (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Thursday October Christian la 2-a (oktobro 1820 – 27-a de majo 1911) estis estro de kolonio en Pitkarna Insularo kaj urbestro en 1844, 1851, 1864, 1867, 1873, 1876, 1880 kaj 1882.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Thursday October Christian la 2-a estis filo de Thursday October Christian, kiu estis filo de estro de ribelo sur HMAV Bounty Fletcher Christian kaj Teraura, kiu al Pitkarno venis ankoraŭ kun ribelintoj el Tahitio. Thursday October Christian la 2-a estis la plej juna el sep infanoj; laŭ deveno li estis el tri kvaronoj Polineziano kaj el unu kvarono Anglo (patrino Tahitianino kaj patro miksdevenulo).
En 1831 foriris Pitkarnanoj al Tahitio, sed ili ne estis imunaj kontraŭ tieaj malsanoj kaj multaj el ili mortis, inklude Thursday October Christian la maljuna, kiu estis respektita estro de la komunumo, kaj liaj du filoj kaj filino. Aŭtune 1831 Pitlarnanoj revenis al Pitkarna Insulo kaj juna Thursday October Christian la 2-a kun ili. En 1838 akceptis Pitkarnanoj sian konstitucion kaj ili komencis ĉiujare elekti sian urbestron. Thursday October Christian la 2-a estis elektita por jaro 1842 kaj poste ankaŭ por 1851.[1]
En 1856 Pitkarnanoj denove translokiĝis, tiutempe al Norfolkinsulo. Parto de la homoj revenis dum jarŝanĝo 1857 – 1858 kaj en 1864 revenis pliaj 24 homoj,[2] inklude Thursday October Christian kaj liaj naŭ infanoj.[3] Thursday October Christian la 2-a tial estas komuna antaŭulo de ĉiuj nuntempaj loĝantoj de la insulo kun familia nomo Christian. Aliaj partoj de la familio restis kaj vivas sur Norfolkinsulo.
La komunumo post reveno al Pitkarno devis trakti kun ekonomiaj problemoj, estiĝintaj pro malkresko de usona balenĉasista industrio; la kolonio devis ekonomie limigi sian produktadon al sia propra konsumo.[3] La loĝantoj revidis sian konstitucion el 1838 kaj en 1864 estis Thursday October Christian elektita kiel urbestro, kun aliaj du estroj Moses Young kaj Mayhew Young.[3] Urbestro li estis ankoraŭ en 1867, 1873, 1876, 1880 kaj 1882.[4] Pitkarna komunumo nomis Thursday October Christian la 2-a kiel „Duddie“;[4][noto 1] li mortis je la 27-a de majo 1911.
Familio
[redakti | redakti fonton]Thursday October Christian la 2-a edziĝis je la 24-a de marto 1839 kun Mary Young, nepino de ribelinto el Bounty, kadeto Ned Young. Ili havis entute 17 infanojn; plejmulto de ili mortis jam dum ilia infanaĝo, duaflanke tri el ili atingis aĝon pli altan ol 73 jaroj kaj ili vivis ĝis 1930-oj:[4]
- Julia Christian (23-a de julio 1840 - 15-a junio 1850)
- Agnes Christian (6-a oktobro 1841 - 6-a aprilo 1911)
- Albert Christian (31-a de marto 1843 - 19-a januaro 1861)
- Elias Christian (7-a de januaro 1845 - 7-a de oktobro 1893)
- Alphonso Driver Christian (3-a de aŭgusto 1846 - 14-a junio 1921)
- Anna Rose Christian (31-a de julio 1848 - 30-a de marto 1851)
- Julia Anna Rose Christian (9-a de novembro 1851 - 30-a de aŭgusto 1864)
- Ernest Heywood Christian (5-a de oktobro 1853 - decembro 1926)
- Daniel Christian (27-a de julio 1855 - marto 1904)
- Elizabeth Saidley A. Christian (27-a de aprilo 1857 - 1863)
- Francis Hickson Christian (18-a de februaro 1859 - 3-a de januaro 1938)
- William Henry Gordon Christian (1-a de septembro 1860 - 22-a de januaro 1934)
- Albert Swain Christian (8-a de majo 1862 - 9-a de majo 1862)
- Harriet Christian (22-a de aŭgusto 1863 - 1864)
- Harriet Christian la 2-a (23-a de aŭgusto 1864 - 19-a de aŭgusto 1937)
- Charles Benjamin Christian (1-a de aŭgusto 1865 - julio 1885)
- Mary Elizabeth Saidley Christian (aprilo 1868 - 1-a de junio 1868)
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ paĉjo, diminutivo de la angla vorto dad (patro)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pitcairn Island (angle). Alirita 2009-09-24.
- ↑ Fortune, Kate. (2000) “Pitcairn Islands”, The Pacific Islands: an encyclopedia (angle). University of Hawaii Press, p. 602. ISBN 082482265X.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 History of Government and Laws (angle). Pacific Union College (c2003-2008). Arkivita el la originalo je 2010-06-14. Alirita 2009-06-23.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Lundy, Darryl. Thursday October Christian (angle). thePeerage.com. Alirita 2009-09-18.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Thursday October Christian II en angla Vikipedio kaj Thursday October Christian II. en ĉeĥa Vikipedio.