Placo Tian An Men
Placo Tian An Men | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Ĉinio | |
Situo | Pekino | |
- koordinatoj | 39° 54′ 16″ N, 116° 23′ 29″ O (mapo)39.904567116.391392Koordinatoj: 39° 54′ 16″ N, 116° 23′ 29″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 0,4 km² (40 ha) [+] | |
Areo | 0,4 km² (40 ha) [+] | |
Kreo | 1417 | |
Placo Tian An Men | ||
Vikimedia Komunejo: Tiananmen Square [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La placo Tian An Men (ĉine
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Dum dinastio Ming kaj Qing, Tian An Men estis la ĉefa pordo de la Imperiestra Palaco. En 1420 Ming-dinastio konstruiĝis pordego Cheng Tian Men (ĉine
Antaŭ pordo Tian An Men fluas la rivero Jinshui (ĉine
Sude de la pordego etendiĝis placo. En la feŭdaj dinastioj ĝi, ĉirkaŭita de ruĝa murego, formis antaŭan korton de la palacon en T-formo. Trairi ĝin estis malpermesite al popolanoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, danke al pluraj plivastigoj, nun ĝi okupas areon de 400.000 kvadrataj metroj kaj fariĝis la plej granda placo en la mondo, kie povas okazi mitingo kun miliono da partoprenantoj.
Centre de la placo staras la Monumento de Popolaj Herooj 37,94 metrojn alta. Sude de ĝi estas la majesta Memorhalo de prezidanto Mao Zedong. Oriente de la placo estas la Muzeo de la Ĉina Historio kaj la Muzeo de la Ĉina Revolucio. Okcidente estas la Popola Halo. Ambaŭ modernaj konstruaĵoj estis faritaj en 1959. Ili, kun helflavaj muroj, helruĝaj kaj blankaj granitaj bazamentoj, formis kune kun Tian An Men-pordego, kiu havas flave glazuritajn tegolojn kaj ruĝajn kolonojn, kaj la vasta placo majestan kaj belan vidaĵon.
Qianmen estas grava pordego al la placo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Kultura Revolucio, je la 18-a de aŭgusto 1966, nome la Ruĝa Aŭgusto de Pekino, pli ol unu miliono da ruĝaj gardistoj el la tuta lando kunsidis en la placo Tian An Men kaj ties ĉirkaŭoj por persona kunveno kun prezidento Mao Zedong.[1] Mao persone miksiĝis kun la ruĝaj gardistoj kaj apogis iliajn intencojn, surmetante li mem brak-bendon de la ruĝaj gardistoj.[2] Ankaŭ Lin Biao okupis la centron de la scenejo en la mitingo de la 18-a de aŭgusto, denuncis ĉiujn tipojn de malamikoj perceptitaj en la ĉina socio kiuj estis malhelpantaj la "progreson de la revolucio".[2]
Je la 4-a de junio 1989, post semajnoj da studentaj manifestacioj, la ĉinaj ŝtataj aŭtoritatoj ordonas perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadas la placon helpe de ĉaroj, terurigante kaj mortigante: oni kalkulas ĉirkaŭ 1400 mortintojn kaj 10 000 vundintojn en nura semajnfino. Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la maldemokratecon de la ĉina reĝimo.
Komence de la jaro 2001, grupo da kvin membroj de la sekto Falun Gong bruligis sin meze de la placo, supozeble por protesti kontraŭ la ĉina reĝimo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- MacFarquhar, Roderick; Schoenhals, Michael (2006). Mao's Last Revolution. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-02332-1. Konsultita la 3an de Marto 2021.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2018-09-19) Ĉiela Altaro kaj placo Tian An Men (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-09-22. Alirita 2018-09-22. (raporto pri la vizito en 2018)