Turkmen-Afgan-Pakistan-Barata dukto
Aspekto
La Turkmen-Afgan-Pakistan-Barata dukto, en angla Turkmenistan–Afghanistan–Pakistan–India (TAPI) Gas Pipeline, konata ankaŭ kiel Trans-Afgania Dukto, estas duktoprojekto por natura gaso disvolvigata de Galkynysh – TAPI Pipeline Company Limited[1][2] kun partopreno de la Banko por Azia Disvolviĝo.[3] Tiu dukto transportos naturan gason el la Gaskampoj de Galkiniŝ en Turkmenio tra Afganio en Pakistano kaj de tie al Barato.[4] Konstruado de la projekto startis en Turkmenio la 13an de Decembro 2015,[3] kvankam la konstruado de la Afgani-Pakistana parto de la dukto prokrastiĝis ĝis Februaro 2018.[5] Proponintoj de la projekto konsideras ĝin kiel moderna pluigo de la Silka Vojo.[6][7]
Je 2023, la konstruado de la dukto restis haltigita.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The office of consortium "Galkynysh – TAPI Pipeline Company Limited" will be opened in Dubai (18a de Januaro 2016). Arkivita el la originalo je 2017-12-13. Alirita 2024-02-08.
- ↑ TAPI CJSC office to appear in Dubai (20a de Januaro 2016).
- ↑ 3,0 3,1 "Turkmenistan starts work on gas link to Afghanistan, Pakistan, India", Reuters, 13a de Decembro 2015. Arkivigite je 2015-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ "Is Turkmenistan's gas line a pipe dream?", BBC, 2015-07-16.
- ↑ BR Web Desk (2023-06-08) TAPI Pipeline: Pakistan and Turkmenistan sign implementation plan (angle). Alirita 2023-06-08.
- ↑ Mehdudia, Sujay, "TAPI project will be the new Silk Route, says Deora", 2010-12-11.
- ↑ Bhadrakumar, M. K., "U.S. brings Silk Road to India", Kasturi & Sons Ltd. / The Hindu Group, 2010-12-24.
- ↑ Deadlock over TAPI pipeline persists (2023-06-07). Alirita 2023-06-08.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Turkmenistan–Afghanistan–Pakistan–India Pipeline en la angla Vikipedio.