Fobio
Fobio | |
---|---|
malsano | |
Fobio (de la greka φόβος "timo") estas abnorma, persista timo de situacioj, objektoj, agadoj aŭ personoj. La ĉefa simptomo de tiu ĉi afekcio estas malmodera kaj malracia deziro eviti la timatan objekton. Fobiulo estas homo kun tia psika perturbo, nome homo kun psika perturbo, karakterizata de intensa angoro rilate lok-situacion, socian situacion aŭ difinitan objekton, kun deviga emo tion eviti kaj kun sento de la malplivaloro, ekz. gejfobiulo, aerofobiulo, akvofobiulo, seksofobiulo, anglofobiulo, esperantistofobiulo, ktp.
La vorto fobio estas ankaŭ uzata en ne-medicinaj sencoj por ĉiaj antipatioj. Aperis alta nombro de neologismoj kun sufikso -fobio, kiuj ne estas fobio laŭ la klinika senco, sed pli vere priskribas negativan sintenon al io.
Diversaj fobioj
[redakti | redakti fonton]Al la plej konataj fobioj apartenas ekzemple
- klaŭstrofobio (timo de fermitaj lokoj),
- agorafobio (de homplenaj malfermitaj spacoj),
- akrofobio (de alto)
- fotofobio (de lumo),
- kulrofobio (de klaŭnoj),
- tondrofobio (de fulmoj kaj tondroj),
- kancerofobio (de kancero),
- aerofobio (de aero, de vento),
- akvofobio (de akvo),
- akarofobio (pro akaroj),
- araneofobio (de araneoj)
- ailurofobio (de katoj) ktp.
Fobioj povas temi eĉ pri diversaj mensaj konceptoj kaj preskaŭ ne rilati al iuj fizikaj objektoj. Ekzemplo de tiaj fobioj estas:
- kvarfobio, timo de la nombro 4
- dektrifobio, timo de la numero 13, aŭ ties specifa varianto
- vendreddektrifobio, timo de vendredo la 13-a
- pudoro (de vidado de ties korpo)
- ksenofobio (de fremdeco)
- homofobio (de samseksemo)
- transfobio (de transsekseco aŭ transgenrulo) ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Naturkuracado.info: Timoj kaj fobioj Arkivigite je 2007-12-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Pri fobioj Arkivigite je 2005-10-24 per la retarkivo Wayback Machine (angle)