Esperanto subtitles for clip: File:044 - Kiel oni hejmigis hundojn - scivolemo.webm

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
1
00:00:06,438 --> 00:00:09,375
Hundoj kaj homoj estas interesa paro. 

2
00:00:09,375 --> 00:00:11,062
Ne estas memevidente 

3
00:00:11,062 --> 00:00:15,197
ke parenco de harstarigaj lupoj iĝus nia plej bona amiko. 

4
00:00:15,197 --> 00:00:18,927
Por tio necesis tempo kaj bona komunikado.

5
00:00:18,927 --> 00:00:20,522
La unuaj kanisoj, 

6
00:00:20,522 --> 00:00:23,576
la plej proksimaj parencoj de hejmigitaj hundoj, 

7
00:00:23,576 --> 00:00:27,654
unue aperis en Nordameriko antaŭ ses milionoj da jaroj. 

8
00:00:27,654 --> 00:00:30,353
Ili atingis aliajn kontinentojn 

9
00:00:30,353 --> 00:00:34,116
per la Beringa Terponto kaj poste la Istmo de Panamo. 

10
00:00:34,116 --> 00:00:39,349
Hodiaŭaj kanisoj estas hundoj, lupoj, ŝakaloj kaj kojotoj. 

11
00:00:39,349 --> 00:00:42,838
Pli foraj parencoj estas interalie vulpoj.

12
00:00:42,838 --> 00:00:45,398
Ili estas veraj ĉasistoj. 

13
00:00:45,398 --> 00:00:50,040
La kruroj estas proporcie multe pli longaj ol tiuj de katoj 

14
00:00:50,040 --> 00:00:53,223
kaj ili povas kuri rapide kaj senpaŭze. 

15
00:00:53,223 --> 00:00:55,693
Tio estas utila en herbejoj, 

16
00:00:55,693 --> 00:00:59,493
kie ili ne povas kaŝi sin kaj surprizi la predon.

17
00:00:59,493 --> 00:01:01,954
Multaj kanisoj ĉasas en grupoj, 

18
00:01:01,954 --> 00:01:06,533
kio signifas ke ili povas ataki pli grandajn predojn kiel hufulojn. 

19
00:01:06,533 --> 00:01:10,470
Pro tio ke iliaj piedoj estas adaptitaj al kurado, 

20
00:01:10,470 --> 00:01:13,049
ili ofte uzas la buŝon por ataki. 

21
00:01:13,049 --> 00:01:16,425
Kvankam kanisoj estas tre efikaj predantoj,

22
00:01:16,425 --> 00:01:18,346
 ili manĝas ne nur viandon.

23
00:01:18,346 --> 00:01:21,761
 Ili havas multajn dentojn kun malsamaj formoj,

24
00:01:21,761 --> 00:01:24,830
 kiuj taŭgas por kaj viando kaj plantoj. 

25
00:01:24,830 --> 00:01:28,894
La ekzakta dieto dependas de la specio kaj la medio.

26
00:01:28,894 --> 00:01:32,856
Eble la plej interesa evento en la historio de kanisoj

27
00:01:32,856 --> 00:01:37,578
estas la hejmigado de sovaĝaj lupoj, kiuj malrapide iĝis hundoj. 

28
00:01:37,578 --> 00:01:42,382
Oni jam dum longa tempo diskutas pri kiel tiu hejmigado okazis. 

29
00:01:42,382 --> 00:01:47,169
Antaŭe oni pensis ke homoj aktive malsovaĝigis lupojn.

30
00:01:47,169 --> 00:01:54,266
Tre interesa, sed falsa, teorio estis ke homoj ŝtelis iliajn idojn kaj mem vartis ilin. 

31
00:01:54,266 --> 00:01:58,391
La ekzakta historio verŝajne neniam tute elfosiĝos, 

32
00:01:58,391 --> 00:02:02,098
sed hundoj verŝajne mem alproksimiĝis al homoj.

33
00:02:02,098 --> 00:02:06,950
Lupoj kaj iliaj parencoj ankoraŭ nutras sin per homaj rubaĵoj, 

34
00:02:06,950 --> 00:02:09,305
do tio povus esti grava faktoro. 

35
00:02:09,305 --> 00:02:13,424
La rubaĵoj ne estas tiom bonkvalitaj kiel freŝa predo, 

36
00:02:13,424 --> 00:02:17,435
sed ili estas relative facile kaj sekure akireblaj. 

37
00:02:17,435 --> 00:02:19,579
En tempoj de malabundeco,

38
00:02:19,579 --> 00:02:24,197
 la lupoj kiuj malpli timis homojn verŝajne pli facile travivis.

39
00:02:24,197 --> 00:02:27,232
Tiel lupoj komencis ekfidi homojn. 

40
00:02:27,232 --> 00:02:29,194
Dum multaj generacioj

41
00:02:29,194 --> 00:02:32,045
 iliaj metodoj de komunikado adaptiĝis, 

42
00:02:32,045 --> 00:02:35,983
por ke ili povu kunlabori kun homoj kaj esti nutrataj.

43
00:02:35,983 --> 00:02:37,947
Dum lupoj iĝis hundoj, 

44
00:02:37,947 --> 00:02:40,655
ankaŭ ilia aspekto ŝanĝigis. 

45
00:02:40,655 --> 00:02:42,494
Ili estas malpli grandaj, 

46
00:02:42,494 --> 00:02:45,271
svingas la voston kaj la oreloj pendas. 

47
00:02:45,271 --> 00:02:48,880
Tio povas parte esti la rezulto de homa selektado, 

48
00:02:48,880 --> 00:02:51,797
sed ekzistas ankaŭ genetikaj faktoroj.

49
00:02:51,797 --> 00:02:56,084
Junaj lupoj estas malpli timidaj ol plenkreskaj lupoj. 

50
00:02:56,084 --> 00:02:57,945
Tio signifas ke lupoj 

51
00:02:57,945 --> 00:03:01,668
kiuj malfrue maturiĝas malpli timas homojn. 

52
00:03:01,668 --> 00:03:04,263
Ju pli la hejmigado progresis, 

53
00:03:04,263 --> 00:03:06,585
des pli malfrue la lupoj maturiĝis, 

54
00:03:06,585 --> 00:03:10,590
ĝis ili komencis konduti sin kiel grandaj lupidoj.

55
00:03:10,590 --> 00:03:12,437
Por esplori pri hejmigado, 

56
00:03:12,437 --> 00:03:14,027
en 1959 

57
00:03:14,027 --> 00:03:19,019
Dmitri Beliáyev komencis eksperimenton en Novosibirsk, Siberio.

58
00:03:19,019 --> 00:03:22,349
Mallonge poste envolviĝis Ljudmila Trut, 

59
00:03:22,349 --> 00:03:25,117
kiu ankoraŭ gvidas la laboron hodiaŭ.

60
00:03:25,117 --> 00:03:29,859
Dmitri sciis ke multaj hejmigitaj bestoj havas similajn trajtojn, 

61
00:03:29,859 --> 00:03:32,550
kiuj nomiĝas la hejmiga sindromo. 

62
00:03:32,550 --> 00:03:34,720
Temas pri pendantaj oreloj, 

63
00:03:34,720 --> 00:03:36,001
kolorvariaĵoj, 

64
00:03:36,001 --> 00:03:38,969
malpli granda cerbo kaj mallonga nazo. 

65
00:03:38,969 --> 00:03:46,112
La hipotezo de Dmitri estis ke la trajtoj de la hejmiga sindromo estas genetike ligitaj al sovaĝeco 

66
00:03:46,112 --> 00:03:50,706
kaj ke oni nur bezonas selekti la bestojn kun malpli sovaĝa konduto.

67
00:03:50,706 --> 00:03:52,669
Por testi la hipotezon,

68
00:03:52,669 --> 00:03:57,222
 ili bredis vulpojn selektante la malplej sovaĝan dekonon de la bestoj. 

69
00:03:57,222 --> 00:04:03,729
Ili kreis fiksajn kriteriojn por juĝi malsovaĝan konduton kiel eble plej objektive. 

70
00:04:03,729 --> 00:04:05,731
Post nur ses generacioj 

71
00:04:05,731 --> 00:04:08,862
la vulpoj lekis iliajn manojn kiel hundetoj 

72
00:04:08,862 --> 00:04:11,716
kaj svingis la voston kiam ili alvenis. 

73
00:04:11,716 --> 00:04:15,148
Unue nur eta parto de la vulpoj faris tion, 

74
00:04:15,148 --> 00:04:18,198
sed hodiaŭ granda plejparto agas tiel. 

75
00:04:18,198 --> 00:04:24,337
En la sekvantaj jaroj, ankaŭ la ekstera aspekto kaj la hormonoj de la vulpoj ŝanĝiĝis.

76
00:04:24,337 --> 00:04:27,550
La eksperimento ja ricevis kritikojn. 

77
00:04:27,550 --> 00:04:33,426
Ekzemple ke la vulpoj jam estis iomete hejmigitaj antaŭ la komenco de la bredado. 

78
00:04:33,426 --> 00:04:35,436
Malgraŭ la kritikoj, 

79
00:04:35,436 --> 00:04:41,021
ĝi restas unu el la plej gravaj longdaŭraj eksperimentoj pri hejmigado ĝis nun.

80
00:04:41,021 --> 00:04:45,909
La lasta paŝo en historio de hundoj estas la kreado de variaĵoj.

81
00:04:45,909 --> 00:04:50,743
Dum jarmiloj ekzistis diferencoj inter malsamaj populacioj de hundoj, 

82
00:04:50,743 --> 00:04:55,668
sed tiuj ne estis tiom ekstremaj kiel hodiaŭaj normigitaj hundrasoj. 

83
00:04:55,668 --> 00:05:00,001
Multaj el tiuj hundrasoj kreiĝis dum la lastaj kelkaj jarcentoj 

84
00:05:00,001 --> 00:05:02,441
kaj ofte ili havis specifan taskon.

85
00:05:02,441 --> 00:05:04,782
Ekzemplo estas la melhundo, 

86
00:05:04,782 --> 00:05:10,618
kies etaj piedoj kaj longa korpo estas perfektaj por fosi kaj eniri tunelojn de meloj

87
00:05:10,618 --> 00:05:12,058
 kaj aliaj bestoj. 

88
00:05:12,058 --> 00:05:16,337
Hodiaŭ ankoraŭ ekzistas homoj kiuj laboras kun hundoj, 

89
00:05:16,337 --> 00:05:21,292
kiel policistoj, kiuj uzas iliajn superajn nazojn por trovi drogojn.

90
00:05:21,292 --> 00:05:25,598
La plej grava tasko de hundoj tamen, estas esti amata.

91
00:05:25,598 --> 00:05:30,602
Ili estas bredataj por ke homoj loĝu kun ili kiel parto de la familio. 

92
00:05:30,602 --> 00:05:35,793
La malhela flanko de tio estas ke oni bredas rasojn nur por ke ili aspektu bele, 

93
00:05:35,793 --> 00:05:38,399
eĉ se tio malbonas por ilia sano.

94
00:05:38,399 --> 00:05:40,793
Konata ekzemplo estas mopsoj, 

95
00:05:40,793 --> 00:05:45,857
kies vizaĝo estas tiom plata ke ĝi povas kaŭzi spirproblemojn.

96
00:05:45,857 --> 00:05:50,710
Unu hundo iris en tute alia direkto kaj denove sovaĝiĝis. 

97
00:05:50,710 --> 00:05:53,572
La dingo venas de Sud-Orienta Azio 

98
00:05:53,572 --> 00:05:59,705
kaj estis enkondukita en Aŭstralio de la Aŭstraliaj aborigenoj kiel hejmbeston. 

99
00:05:59,705 --> 00:06:03,001
Nun ĝi estas la plej granda predanto de Aŭstralio 

100
00:06:03,001 --> 00:06:06,894
kaj anstataŭigas marsupiulojn kiel tilacinojn.

101
00:06:06,894 --> 00:06:10,195
Ekde la alveno de Eŭopeanoj en Aŭstralio 

102
00:06:10,195 --> 00:06:13,865
ĉiam ekzistis konflikto inter bienistoj kaj dingoj. 

103
00:06:13,865 --> 00:06:17,397
Tio rezultis je la kreado de la ”Dingo Barilo”,

104
00:06:17,397 --> 00:06:21,423
 reto de bariloj kiu estas pli ol kvin mil kilometrojn longa. 

105
00:06:21,423 --> 00:06:24,409
Ĝi protektas la ŝafojn kontraŭ la dingoj, 

106
00:06:24,409 --> 00:06:28,428
sed ankaŭ la sovaĝajn herbovorojn, kiuj abundiĝas. 

107
00:06:28,428 --> 00:06:32,035
Malgraŭ tio ke ili estas rigardataj kiel plago, 

108
00:06:32,035 --> 00:06:33,945
la dingo povas malaperi.

109
00:06:33,945 --> 00:06:37,045
Pro tio ke ili reproduktas sin kun hundoj, 

110
00:06:37,045 --> 00:06:39,904
ili perdas siajn specifajn ecojn. 

111
00:06:39,904 --> 00:06:43,751
Eble baldaŭ veraj dingoj restos nur sur insuloj. 

112
00:06:43,751 --> 00:06:49,275
Tio ja montras, ke la rakonto de hundoj ankoraŭ estas verkata.