Ĵartelo
Ĵartelo estas elasta rubando, surkudrita je la malsupro de korseto aŭ korsetgaino kaj servas por streĉi la ŝtrumpojn [1].
La ĵartel(zon)o hodiaŭ pro praktikaj kaŭzoj ne ofte estas portata kaj funkcias plejofte kiel ornama subvesto. La kalsonŝtrumpoj kaj la ŝtrumpoj kun memsuprentenantaj aŭ elastaj ĝarteroj anstataŭas la ĵartelojn.