Aleksej Leonov
Apollo-Sojuz-testprojekto Aleksej Arĥipoviĉ Leonov, (ruse Алексей Архипович Леонов, latinliterigite laŭ sistemo IFA ɐlʲɪˈksʲej ɐˈrxʲipəvʲɪtɕ lʲɪˈonəf (naskiĝis la 30-an de majo 1934, mortis la 11-an de oktobro 2019) estis sovetia rusa kosmonaŭto, ĉefgeneralo de la sovetia aerarmeo, verkisto kaj artisto. La 18-an de marto 1965, li fariĝis la unua homo kiu sukcesis pri kosmopromeno, fake pri "eksterveturila agado" (EVA), elirante de la kosmokapsulo dum 12 minutoj kaj 9 sekundoj.
Aleksej Leonov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1934 en Listvyanka, West Siberian Krai, Sovetunio |
Morto | 11-an de oktobro 2019 (85-jaraĝa) en malsanulejo Burdenko, Moskvo |
Mortokialo | Diabeto |
Tombo | Federal Military Memorial Cemetery (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio (1991–2019) Sovetunio (1934–1991) |
Alma mater | inĝeniera aerarmea akademio Ĵukovski (–1968) Kremenchuk flight college of National Aviation University (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Svetlana Pavlovna Dozenko (en) |
Okupo | |
Okupo | military aviator (en) militpiloto esploristo oficiro de aerarmeo verkisto kosmonaŭto pentristo milita adiadisto |
En julio 1975, Leonov komandis la kosmoŝipon Sojuz 19 en la misio Apollo-Sojuz-testprojekto, kiu en la kosmo dum du tagoj kuniĝis kun la usona komando kaj servo-modulo de la usona kosmoŝipo Apollo.