Amarnath
Amarnath [amarmat] estas unu el la plej famaj kaj sanktaj hinduaj temploj, dediĉita al Lord Ŝiva, situanta en Kaŝmiro, Barato. La templon mencias jam antikvaj sanskritaj verkoj 5000-jaraj. Ĝi estas populara pilgrimejo, kiun oni vizitas dum 45 tagoj en julio kaj aŭgusto. En la kaverno-templo, oni povas tiam vidi nature elformitan lingaon (stalagmitan faloson, penisformon el glacio). Ĝi kreskas nature de majo ĝis julio, aŭgusto.
Amarnath | ||
---|---|---|
Templo | ||
hindua preĝejo [+] | ||
Lando | Barato | |
Regiono | Kaŝmiro | |
Supermara alteco | 3 888 m [+] | |
Koordinatoj | 34° 13′ 0″ N, 75° 31′ 0″ O (mapo)34.2166666775.51666667Koordinatoj: 34° 13′ 0″ N, 75° 31′ 0″ O (mapo) | |
Amarnath | ||
Vikimedia Komunejo: Amarnath [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La kaverno situas en alto de 3888m, ĉ. 141 km de la kaŝmira urbo Srinagar. La pilgrimantojn danĝerigas kelkfoje islamaj teroristoj, kvankam la teritorio staras sub regado de la barata armeo.