Anluŝana ribelo
La Ribelo de An Luŝan (en tradicia ĉina:
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1d/An_Lu_Shan.jpeg/230px-An_Lu_Shan.jpeg)
La ribelo daŭris dum la regado de tri imperiestroj. La unua imperiestro, Xuanzong, devis forlasi kun sia kortego la ĉefurbon Ĉanganon kaj fuĝis al Siĉuano. Dum la fuĝo, liaj militistoj devigis lin murdigi la faman konkubinon Ĝang Guifei kaj ŝian kuzon, Ĝang Guoĵong. La imperiestro Suzong, filo de Xuanzong, estis proklamita imperiestro fare de la armeo kaj la eŭnukoj de la vaganta kortego dum alia grupo de oficiroj lokaj kaj kleraj de konfuceismo proklamis alian princon en Jinling (aktuale Nankino).
La ribelo estis subpremita dum la regado de Daizong fare de la generaloj Guo Ziĝi (
Ĝi estis unu de la konfliktoj plej detruaj kaj mortigaj de la historio de Ĉinio, kun ĉirkaŭkalkuloj de preskaŭ 50% de la totala loĝantaro kiu mortis en la milito. La censo de la jaro 754 indikis rezulton de 52 880 488 loĝantoj, dum tiu de la jaro 764 indikis ĉirkaŭ 16 900 0001 (tio estas, malaltigo de 36 milionoj). Tamen, tiuj ciferoj ne estas totale akceptitaj en la aktualo. Kelkaj historiistoj kiel C.P. Fitzgerald argumentis, ke la ciferoj ne kongruas kun rakontoj tiutempaj de la milito, kaj krome, pro la kaoso en la Imperio kaj la dekadenco de la centra aŭtoritato, ili ne povas esti konsiderataj kiel fidindaj fontoj.[1] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke unu kvarono de la loĝantaro jam ne vivis en la areo atingita de la censoj, pro la dekadenco de Tang kaj pro la perdo de gravaj teritorioj[2]. En sia verko "Kroniko definitiva de la 100 plej akraj ferocecoj de la Historio", Matthew White ĉirkaŭkalkulas, ke la nombro de realaj mortoj eble estis ĉirkaŭ 13 milionoj.[3]
Notoj
redakti- ↑ King Fairbank, John; Sharony, Gila (1996). China: Una nueva historia. Andrés Bello. p. 610. ISBN 8489691053. China: A Short Cultural History. Praeger. ISBN 0674116704.
- ↑ Fairbank, 86
- ↑ Matthew White (2011). The Great Big Book of Horrible Things: The Definitive Chronicle of History's 100 Worst Atrocities. r W. W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-08192-3.
Bibliografio
redakti- King Fairbank, John; Sharony, Gila (1996). China: Una nueva historia. Andrés Bello. p. 610. ISBN 8489691053.
- Botton Beja, Flora (1984). China: Su historia y cultura hasta 1800. El Colegio de México. p. 423. ISBN 9681202821.
- Pulleyblank, Egdin (2020). An-Lushan. Encyclopædia Britannica, inc.