Guess
Guess Inc. (stiligita kiel GUESS aŭ Guess?) estas usona vesto-entrepreno kun sidejo en Losanĝeleso, kiu ankaŭ vendas brakhorloĝojn, ornamaĵojn kaj parfumon.
Guess, Inc. | ||
---|---|---|
Guess, Inc. | ||
negoco • subtegmenta vendejo • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 1981 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Akcia kompanio | |
Fondintoj | Georges Marciano • Maurice Marciano vd | |
Sidejo | Losanĝeleso (Usono) | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o |
| |
Dungitoj | 14 300 (2016) | |
Spezosumo | 2,2 miliardoj da USD (2015) | |
Agokampo | Vestoj, brakhorloĝoj, ornamaĵoj, parfumo | |
vesto | ||
ISIN-kodo | US4016171054 | |
TTT | www | |
Historio
redaktiLa entrepreno estis fondita en 1981 fare de la el Maroko devenintaj sefardaj fratoj Maurice kaj Paul Marciano kaj havis en la komenco grandajn reputaciajn problemojn pro la malbonaj laborcirkonstancoj ĉe sub-entreprenoj. En oktobro 1997 ĝi eĉ estis celo de la video Rage Against the Machine (Kolero Kontraŭ la Maŝino).[1] Malgraŭ tio la entrepreno daŭre kreskis, ne laste pro la enmeto de erotikaj reklamokampanjoj, i. a. kun Claudia Schiffer.[2] Ĝiaj varomarkoj GUESS, GUESS Kids, Baby GUESS, kaj GUESS by MARCIANO apartenas al la plialtaj prezoklasoj. Proksimume la duono de la ĉ. 1 600 Guess-butikoj mondvaste apartenas al la entrepreno mem, la alia duono estas komercata de licencprenantoj. En 2013 la malneta profito estis 200 Milionoj da usonaj dolaroj, proksimume 10 % de la vendosumo.
Retejoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ siehe "Tom Morello". Arkivita el la originalo je 2014-03-14. Alirita 2018-05-20.
- ↑ Modelreihe bei Coed