Kelo
Kelo estas subtera konstruaĵparto. La origina celo estas konservi diversajn nutraĵojn kiel legomoj, fruktoj, fromaĝoj pro la konstanta temperaturo konservada. Vinkelo estas ejo kie oni produktas, konservas kaj/aŭ vendas vinojn.
Laŭ Francisko Azorín kelo estas Subterejo por konservi vinojn k. aliajn englutaĵojn, karbon, k.c. Loko speciale konstruita por konservi vinojn.[1] Li indikas etimologion el la greka kenos (kavo) kaj de tie latina cavus, cella.[2]
Vidu ankaŭ
redaktiProverbo
redaktiEkzistas proverboj pri kelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ Li havas nek ĉelon, nek kelon. ” „ Malfermita kelo tentas al ŝtelo. ”
Referencoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-12.