(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Korijama - Vikipedio

Korijama

urbo en Japanio

Korijama, (japane 郡山こおりやま) estas urbego, signifa komerca centro en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Tohoku, en Gubernio Fukuŝima.

Korijama
FlagoBlazono
kerna urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Fukuŝima

Koordinatoj37° 24′ N, 140° 22′ O (mapo)37.4003140.3597Koordinatoj: 37° 24′ N, 140° 22′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo757,2 km² (75 720 ha) [+]
Areo757,2 km² (75 720 ha) [+]
Loĝantaro327 040 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Korijama (Japanio)
Korijama (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Kōriyama [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Urbodomo en Korijama

Demografio

redakti

En 2023 Korijama havis populacion de 321 938, laŭ japana kvalifiko la urbo estas Kerna Urbo.

Geografio

redakti

Korijama situas laŭ ambaŭ bordoj de rivero. Gubernia sidejo Fukuŝima troviĝas 42, Ivaki 58, Sendajo 106, ĉefurbo Tokio 197, Akita 258 kilometrojn aere laŭ [1].

 
Urbocentro

Historio

redakti

Korijama originis kiel regiona registara centro en la Epoko de Nara. Baldaŭ ĝi estis komerca centro, kiun kastelo defendis. En la modernaj tempoj la loko prosperis kiel poŝta stacio, ankaŭ trafika centro. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo, tiutempe la municipo evoluis pro la agrikulturo kaj loka industrio. Tiun lastan la relativa abundo de akvoenergio helpis. Korijama atingis la urbostatuson en 1924. Dum la 1930-aj jaroj la urbo estis konata centro por produktado de militaj ekipaĵoj, tial dum la mondmilito Usono trifoje bombardis ĝin. Intertempe la geografia amplekso signife grandiĝis pro aneksado de najbaraj komunumoj en 1924, poste en 1954 kaj 1964. En 1997 Korijama iĝis Kerna Urbo kun pliigita loka aŭtonomio. Pro granda sismo en 2011 multaj rifuĝis Korijama, ĉar ĉi tie ne okazis damaĝoj.

Ekonomio

redakti

Motoro de la ekonomio en Korijama estas la komercado.

 
Universitato en Korijama

En Korijama 5 universitatoj funkcias.

Trafiko

redakti

Korijama estas grava transportnabo kun pluraj fervojaj linioj kaj rapidvojoj. Ekzemple Ŝinkansena linio Tohoku, Hokutosej kaj Kasiopeo haltas en la urbego.

 
Stacidomo en Korijama

Klimato

redakti

Korijama situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 12 °C kaj varias inter 8-17 °C. La jarpluvo averaĝas 1216 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte julie, iom malpli ofte inter decembro-februaro.

Bildoj pri Korijama
 
Strata trafiko
 
Vendejoj
 
Vendejego
 
Hotelo
 
Muzeo
 
Kultura centro
 
Biblioteko
 
Templo


Vidindaĵoj

redakti

Ĝemelurboj

redakti

Famuloj

redakti

En Korijama naskiĝis esperantisto Oojama Tokiŭo.

Fontoj

redakti
  • WikiTrans