(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Paulus Kruger - Vikipedio

Paulus Kruger

sud-afrika politikisto, prezidento de la Transvala Respubliko (1825–1904)

Stephanus Johannes Paulus KRUGER (naskita je la 10-a de oktobro 1825 en Vaalbank, Kabkolonio, mortinta je la 14-a de julio 1904 en Clarens en Svislando) estis sud-afrika politikisto, prezidento de la Transvala Respubliko ek de 1880.

Paulus Kruger
Persona informo
Stephanus Johannes Paulus Kruger
Naskiĝo 10-an de oktobro 1825 (1825-10-10)
en Kabkolonio
Morto 14-an de julio 1904 (1904-07-14) (78-jaraĝa)
en Clarens,  Svislando
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Heroes' Acre (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj afrikansaangla vd
Ŝtataneco Respubliko de Suda Afriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Paulus Kruger
Familio
Edz(in)o Gezina Suzanna Frederika du Plessis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 17
Parencoj Fanie Eloff (en) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kruger, nomata ankaŭ "Onklo Paŭlo" (Oom Paul), estis konata kiel rezistulo al la brita influo en suda Afriko. En 1881 li gvidis ribelon de la buroj en Transvalo kaj la Oranĝa Liberŝtato kontraŭ la brita hegemonio kaj per tiu "unua britia-bura milito" atingis sendependecon de la buraj teritorioj. Je la 29-a de decembro 1895 li sukcesis venki ribelon de Leander Starr Jameson, kiu provis rebritigi la burajn teritoriojn. Gratula telegramo de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a kaŭzis politikajn diferencojn inter Britio kaj Germanio.

En la dua Britia-bura Milito Kruger transdonis la prezidentecon al sia viculo Burger kaj per nederlanda batalŝipo iris al Eŭropo, kie li pasigis la ceteron de sia vivo. Nur post lia morto en Svislando oni reportis lian kadavron al Sud-Afriko por entombigo en Pretorio.

Pri lia nomo memorigas la Nacia Parko Kruger, fondita de li, en Sud-Afriko kaj la ora monero "Kruger-a Rando", kiu portas lian bildon.