(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Sanhaĝaoj - Vikipedio

Sanhaĝaoj

(Alidirektita el Sanhaja)

La sanhaĝaoj (en la berbera lingvaro tio signifas 'homoj de la oazo') estis same kiel la zenataoj kaj la masmudaoj unu el la grandaj tribogrupoj de la berberoj en la Magrebo.

Sanhaĝaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Hammadida dinastio estis sanhaĝa berbera dinastio kiu regis areon ĉirkaŭ la teritorio koresponda al la nordorienta nuntempa Alĝerio dum ĉirkaŭ unu jarcento kaj duono (1008–1152), ĝis ties regno estis konkerita de la Almohada Kaliflando.

La Zirida dinastio (en berbera ⵉⵣⵉⵔⵉⴻⵏ (Izirien), arabe زيريون (Zīryūn)), nomita ankaŭ banu ziri, estis sanhaĝa berbera dinastio, el centra Magrebo (Alĝerio) kiu regis en centra Magrebo el 972 al 1014 kaj en Ifrikio (orienta Magrebo) el 972 al 1148.[1][2]

Referencoj

redakti
  1. "Zirid Dynasty | Muslim dynasty". Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-29. Alirita 2016-12-17.
  2. Qantara - Les Zirides et les Hammadides (972-1152). Alirita 2016-11-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-12-17.

Literaturo

redakti
  • Stephan und Nandy Ronart: Lexikon der Arabischen Welt. Artemis Verlag Düsseldorf, 1972 ISBN 3-7608-0138-2
  • H. T. Norris, The Arab Conquest of the Western Sahara. Harlow (London) 1986.