Santarém (Portugalio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Santarém |
Santarém estas portugalia urbo, kiu situas je 39° 14′ 24″ N 8° 41′ 24″ U / 39.24000 °N, 8.69000 °U (mapo). Ĝi apartenas al la regiono Ribatejo, ĝi ankaŭ estas ĉefurbo de la distrikto Santarém kun ĉirkaŭ 40.700 loĝantoj. La urbo estas norde de Lisbono, en la centro de la distrikto. La regiona nomo Ribatejo signifas proksimume Ĉetaĵejo.
Santarém | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 62 200 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 111 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 14′ N, 8° 41′ U (mapo)39.239166666667-8.6869444444444Koordinatoj: 39° 14′ N, 8° 41′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 562 km² (56 200 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santarém (Portugal) [+] | |||||
| |||||
La urbo Santarém havas 30 021 loĝantojn ene de la urbo (2021). Ĝi estas sidejo de la municipo Santarém kun 552,54 km² de areo kaj 58 671 loĝantoj (2021), subdividita en 18 freguesias. La municipo limas norde kun Porto de Mós, Alcanena kaj Torres Novas, oriente kun Golegã kaj Chamusca, sudoriente kun Alpiarça kaj Almeirim, sude kun Cartaxo, sudokcidente kun Azambuja kaj okcidente kun Rio Maior.
Submunicipoj
redaktiSantarém havas jenajn freguesías:
- Abitureiras
- Abrã
- Achete, Azoia de Baixo e Póvoa de Santarém
- Alcanede
- Alcanhões
- Almoster
- Amiais de Baixo
- Arneiro das Milhariças
- Azoia de Cima e Tremês
- Casével e Vaqueiros
- Gançaria
- Moçarria
- Pernes
- Póvoa da Isenta
- Romeira e Várzea
- São Vicente do Paul e Vale de Figueira
- União de Freguesias da cidade de Santarém
- Vale de Santarém
Historio
redaktiTiu urbo jam en la antikveco kontaktis kun fenicanoj, grekoj kaj kartaganoj. La fondo de la urbo Santarém estis rilatita al mitologiaj aferoj kaj de grej-romiaj roluloj kaj de kristana stirpo, rekonante nomojn de Gargori kaj Habi unuflanke kaj de Irene aliflanke, rilatuj al mitaj originoj. Pli certe estas dokumentaj aludoj al homa loĝado jam el la 8-a jarcento a.n.e.
Ŝajne la lokanoj de la setlejo kunlaboris kun romiaj kolonoj, kiam ili alvenis ĝis la urbo en la jaro 138 a.n.e. Dum tiu periodo la areo iĝis ĉefa intermezejo komerca ĉe la mezalta fluejo de la rivero Taĵo kaj unu de la plej gravaj administraciaj centroj de la provinco Luzitanio. De la romianoj la urbo ricevis la nomon Skalabi aŭ Skallabi kastro (origine en latina: Scallabis aŭ castrum Scalaphium). La urbo estis sidejo de administracia ento nome "konvento".
Je la invadoj fare de Alanoj kaj Vandaloj, fine de la Romia Imperio de Okcidento, laŭtradicie ĝi eknomiĝis laŭ legenda Santa Iria, kiu poste iĝis derivaĵo al nuntempa nomo Santarém. Ĝi estis okupita de islamanoj ekde la jaro 715, kaj restis grava urbo, ĝis Afonso Henriques konkeris ĝin definitive la 15an de marto 1147, pere de subita kuraĝa atako, same legendigita, fare dumnokte kun malgranda armeo arigita de la Reĝo de Portugalio. Fakte dum mallonga periodo antaŭ tiu konkero, la urbo estis sidejo de sendependa malgranda emirlando: nome la Tajfo de Santarém.
La urbo estis sidejo ankaŭ de nombraj Cortes (gravulaj kunvenoj), ĉefe dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj, sed ĝi perdis gravon profite al Lisbono, pli bone strategie situa ĉe la marbordo, kiu poste eĉ iĝis sidejo de episkopo.
La kapitano Salgueiro Maia, la 25an de Aprilo 1974, kadre de la Revolucio de la Diantoj, komandis kolumnon de blenditaj tankoj de la Escola Prática de Cavalaria, el Santarém, ĝis Lisbono kaj sieĝis la ministeriojn instalitajn en Terreiro do Paço, kaj vespere, laŭ ordonoj de Otelo Saraiva de Carvalho el Pontinha, sukcesis atingi la kapitulacon de Marcello Caetano, en la kazerno Carmo, kiu transdonis la postenon de ĉefministro al António de Spínola. Salgueiro Maia protektis Marcello Caetano al la aviadilo kiu transportis lin al la ekzilo en Brazilo.
Vidindaĵoj
redaktiSpite la fakton ke oni nomis Santarém "Capital do Gótico" (ĉefurbo de gotiko), la nuntempa urbo konservas apenaŭ malmulton de la iama arkitektura heredo. La verkisto Almeida Garrett, en sia romano "Viagens na Minha Terra", jam referencis la dekadencon kaj zorgomankon kiuj estis damaĝinta multajn de la gravaj konstruaĵoj de la urbo. Tamen ankoraŭ vidindas jeno:
- Kastelo, Alkazabo, Muregoj kaj Turo de Cabaças
- Fonto de la Figarboj
- Preĝejoj de Santa Maria de Marvila, de la Konvento de Santa Clara, de Sankta Stefano
- Kapelo de Nossa Senhora do Monte
- Preĝejoj de Sankta Nikolao, de la Misericórdia, de Jesukristo
- Konvento de Sankta Francisko
- Preĝejoj de Graça aŭ de Sankta Aŭgusteno, de la Seminario de Jezuitoj (katedralo), de Sankta Kruco, de Sankta Iria, de Sankta Johano de Alporão
- Konventoj das Donas kaj das Capuchas
- Preĝejoj de Nossa Senhora da Piedade, de Santa Maria da Alcáçova, de São João Evangelista do Alfange
- Ermitejo de la Miraklo
- Romia Templo
- Teatro Rosa Damasceno
- Ponto de Alcource
- Monumenta Taŭrludejo Celestino Graça
El la Preĝejo de Marvila, laŭ la Turo de Cabaças, ĵus restaŭrita, oni alvenas al la iama Teatro Rosa Damasceno (iom dekadenca). Poste estas ĝardeno kaj la muregoj, de kie eblas rigardi al bela pejzaĝo, nome la malsekaj kampoj de lezíria kaj Taĵo, el la pordegoj "Portas do Sol".
Bildoj
redakti-
Turo de Cabaças.
-
Tumulo de Pedro Álvares Cabral.
-
Vidaĵo el la Portas do Sol.
-
Kastelo kaj Portas do Sol.
-
Kastelo kaj Portas do Sol.
-
Statuo de Afonso Henriques.
-
Pordego de Santa Maria de Marvila.
-
Fasado de Santa Maria de Marvila.
-
Preĝejo de Sankta Nikolao.
-
Preĝejo de la Misericórdia.
-
Konvento de Sankta Francisko.
-
Preĝejo de Graça.
-
Fasado de la katedralo.
-
Teatro Rosa Damasceno, abandonita.