(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Savono - Vikipedio

Savono

komunumo de Italio

Savono (itale Savona) estas itala urbo en la regiono Ligurio, borde de la Mediteranea Maro. Ĝi estas la administra kaj kultura centro de la samnoma provinco Savono. Komence de 2023 en la komunumo vivis 58 194 loĝantoj sur areo de 65,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 891 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo "Nia Sinjorino de Mizerikordo", do Sankta Maria, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Quiliano kaj Vado Ligure.

ISO
Savono
Savono
komunumo de Italio
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio
Provinco SV Savono
Geografia situo 44° 18′ N, 8° 29′ O (mapo)44.3080555555568.4811111111111Koordinatoj: 44° 18′ N, 8° 29′ O (mapo)
Alto super marnivelo 4 m [+]
Areo 65 km²
Loĝantaro 58 194 (2023)
Loĝdenso 891 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Lavagnola, Légino, Zinola, Santuario
Najbaraj komunumoj Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Celle Ligure Quiliano, Vado Ligure
Patrono Nostra Signora della Misericordia ("Nia Sinjorino de Mizerikordo", do Sankta Maria)
Festa tago 18-a de marto
Nomo de loĝantoj savonesi
Poŝtkodo 17100
Imposta kodo I480
Kodo laŭ ISTAT 009056
Telefona prefikso 019
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
Savono (Italio)
Savono (Italio)
DEC
Situo de Savono

Map

vdr
La fortikaĵo Priamar en Savono

La urbo havas grandan havenon, kiu estas grava albordejo por pramŝipoj direkte al Korsiko. La loĝantoj de Savono laboras precipe en industrio.

La najbaraj urboj estas Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Quiliano kaj Vado Ligure.

Vidindaĵoj

redakti
  • La mezepoka fortikaĵo Priamar
  • En la urba haveno, historia turo nomita laŭ la ŝipiristo Leone Pancaldo
  • La preĝejo San Giovanni Battista (Sankta Johano la Baptisto) el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj
  • La katedralo Santa Maria Assunta (Ĉieliro de Maria), konstruita inter la jaroj 1589 ĝis 1602. La nuna fasado fontas el la jaroj 1881 ĝis 1886.
  • Muzeo de pentraĵoj en la palaco Pozzobonello

Famuloj

redakti

Partneraj urboj

redakti

Krome ekzistas partneraj ligoj al la insulo

Rilatoj al Esperanto

redakti

En 1989 la 13-a kaj en 2003 la 27-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis ĉi tie.

Eksteraj ligiloj

redakti
 
Panoramo de la urbo