Tlemecen
Tlemecen aŭ Tlemcen (Berbere: Tlemsan aŭ Třemsan; Alĝeria araba: تْلمسان, Tlemsan; arabe تلمسان Tilimsān aŭ Tlemceno aŭ Tlemeceno) estas urbo en nordokcidenta Alĝerio, kaj la ĉefurbo de la provinco samnoma. La urbo disvolvigis industriojn pri ledo, tapiŝo, kaj tekstiloj, kies produktaĵojn oni enŝipigas en la haveno Raŝgun por eksportado. Ĝi havis 140,158 loĝantojn laŭ la censo de 2008, dum la provinco havis 949,135 loĝantojn.[1]
Tlemecen | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 13000 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 173 531 (2008) [+] | ||||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 53′ N, 1° 19′ U (mapo)34.882777777778-1.3166666666667Koordinatoj: 34° 53′ N, 1° 19′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 815 m [+] | ||||
Areo | 9061 km² ( 906 100 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tlemcen [+] | |||||
Historio
redaktiLa urbo estis antikva ĉefurbo de centra Magrebo, kaj estis fondita de lokaj Berberoj.
La Zajjanida dinastio (arabe زيانيون, Ziyānyūn) aŭ Abd al-Wadids (arabe بنو عبد الواد, Bānu ʿabd āl-Wād) estis Zenata dinastio kiu regis en la Regno de Tlemcen, nome areo de nordokcidenta Alĝerio, centre en Tlemcen, kies teritorio etendis el Tlemcen al la rivero Ĉelif kaj Alĝero, kaj atingis sian zeniton kun la rivero Muluja okcidente, Sijilmasa sude kaj la rivero Summam oriente. Ties regado daŭris el 1235 al 1556.
Referencoj
redakti- ↑ Tlemcen: Administrative Units. GeoHive. Alirita 2012-12-08.
Eksteraj ligiloj
redakti- Tlemcen, neoficiala retejo
- Abou Bakr Belkaid Universitato de Tlemcen
- Free/Open Source Community of Tlemcen Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- neoficiala portreto de tiu urbo
- Tlemcen in the region Oran, neoficiala retejo