Trolebusa transporto en Krimeo
Trolebusan transporton en Krimeo oni povas dividi en du kategoriojn:
- Enurba transporto (en Aluŝto, Jalto, Kerĉo, Simferopolo, Sebastopolo)
- Interurba transporto (inter Simferopolo - Aluŝto - Jalto) - unika linio, kondukanta tra Angara montpasejo en Krimea montaro, sume 86 kilometrojn longa.
Trolebusa transporto en Krimeo | |
---|---|
Foto de interurba trolebuso 14Tr en Simferopolo | |
vidindaĵo • trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Krimeo |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 6-a de novembro 1959 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 86 km |
Nombro de linioj | 1 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Krimtrolejbus |
Mapo | |
Inter Simferopolo kaj Jalta
redaktiEn la mondo unika, 86 kilometroj longa linio numero 52 ofertas malmultekostan vojaĝon (kontraŭ 12 hrivnoj)[1] Preskaŭ tutan tagon eblas vojaĝi ĉiuj 15 minutoj per tiu ĉi linio de ĉefa stacidomo en Simferopolo al centro de Jalto.[2] Aldone, estas linio numero 51 inter Aluŝto kaj Simferopolo[3], kaj linio numero 53 inter Jalto kaj Aluŝto[4].
Plej gravaj lokoj
redaktiTrolebusoj funkcias relative simile kiel trolebusoj en urboj, do ili havas regulajn haltejojn. Nur la tempo de la vojaĝo estas pli longa. Jen plej gravaj haltejoj survoje: Malomajako, Partenito, Krasnokamenko, Arteko, Nikita Botanika Ĝardeno kaj Masandro.
Aliaj notoj
redaktiEn revuo Kontakto aperis en kvina numero de jaro 2007 artikolo pri trolebusoj en Krimeo[5]
Referencoj
redakti- ↑ http://crimea-troll.com/tarify.html[rompita ligilo]
- ↑ http://crimea-troll.com/raspsimyal.html[rompita ligilo]
- ↑ http://crimea-troll.com/raspalsimf.html[rompita ligilo]
- ↑ http://crimea-troll.com/marshryt_simf_al_yal.html[rompita ligilo]
- ↑ https://tejo.org/eo/node/583[rompita ligilo]