(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Kombinaĵo de 20 okedroj kun turna libereco - Vikipedio

Kombinaĵo de 20 okedroj kun turna libereco

(Alidirektita el UC13)
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

En geometrio, kombinaĵo de dudek okedroj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 20 okedroj, konsiderataj kiel triangulaj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de du kopioj de la kombinaĵo de 10 okedroj UC16, kaj por ĉiu rezultanta paro de okedroj, turno de ĉiu okedro en la paro per egala kaj kontraŭa angulo θしーた.

Kombinaĵo de dudek okedroj kun turna libereco
Plia nomo UC13
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 120
Lateroj 240
Edroj 40+120 trianguloj
Komponantoj 20 okedroj
Geometria simetria grupo Dudekedra Ih
Geometria simetria grupo de komponanto 6-obla nepropra turnado S6
vdr

Se θしーた estas 0 aŭ 60 gradoj, la okedroj koincidas en paroj kaj rezultiĝas (du koincidantaj kopioj de) la kombinaĵo de 10 okedroj UC16 kaj UC15 respektive. Je certa intera angulo la verticoj koincidas en paroj, kaj rezultiĝas la kombinaĵo de 20 okedroj (sen turna libereco).

Karteziaj koordinatoj

redakti

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj ciklaj permutoj de

(±2(√3)sinθしーた, ±(τたう−1√2+2τたうcosθしーた), ±(τたう√2−2τたう−1cosθしーた))
(±(√2−τたう2cosθしーた+τたう−1(√3)sinθしーた), ±(√2+(2τたう−1)cosθしーた+(√3)sinθしーた), ±(√2+τたう−2cosθしーたτたう(√3)sinθしーた))
(±(τたう−1√2−τたうcosθしーたτたう(√3)sinθしーた), ±(τたう√2+τたう−1cosθしーた+τたう−1(√3)sinθしーた), ±(3cosθしーた−(√3)sinθしーた))
(±(−τたう−1√2+τたうcosθしーたτたう(√3)sinθしーた), ±(τたう√2+τたう−1cosθしーたτたう−1(√3)sinθしーた), ±(3cosθしーた+(√3)sinθしーた))
(±(−√2+τたう2cosθしーた+τたう−1(√3)sinθしーた), ±(√2+(2τたう−1)cosθしーた−(√3)sinθしーた), ±(√2+τたう−2cosθしーた+τたう(√3)sinθしーた))

kie τたう = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φふぁい).

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.