Kombinaĵo de 10 okedroj
(Alidirektita el UC15)
En geometrio, kombinaĵo de dek okedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 10 okedroj, konsiderataj kiel triangulaj kontraŭprismoj, laŭliniigitaj laŭ la aksoj de 3-obla turna simetrio de dudekedro. Ekzistas la du variantoj de kombinaĵo, UC15 kaj UC16, kiuj diferenciĝas en la orientiĝo de iliaj okedroj: ĉiu kombinaĵo povas esti konvertita en la alia per turno de ĉiu okedro per 60 gradoj.
Kombinaĵo de dek okedroj | |
Plia nomo | UC15 kaj UC16 |
UC15 | |
UC16 | |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 60 |
Lateroj | 120 |
Edroj | 20+60 trianguloj |
Komponantoj | 10 okedroj |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | 3-obla kontraŭprisma D3d |
Karteziaj koordinatoj
redaktiKarteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj ciklaj permutoj de
- (0, ±(
τ −1√2+2sτ ), ±(τ √2−2sτ −1)) - (±(√2−s
τ 2), ±(√2+s(2τ −1)), ±(√2+sτ −2)) - (±(
τ −1√2−sτ ), ±(τ √2+sτ −1), ±3s)
kie
- s=−1 por UC15,
- s=1 por UC16.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.