(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Turka/-(y)ım - Vikilibroj Saltu al enhavo

Turka/-(y)ım

El Vikilibroj

En la turka, kiel unua ununombra persona pronomo (mi), estas uzata la vorto 'Ben'. Sed por uzi pronomoj krome O kaj Onlar, ni bezonas uzi sufikson, apartan al tiu pronomo. En la turka estas 4 pliaj pronomoj (ol 'o' kaj 'onlar'), do ni lernos 4 pliaj pronomaj sufiksoj, (sed unu en tiu ĉi leciono).

Unue, -(y)ım estas ı-sufikso, ĉar ĝi inkluzivas la literon ı. Memoru ke por a-sufiksoj jena skemo estis valida:

  • Post a ı o u → a
  • Post e i ö ü → e

Por ı sufiksoj jena sistemo estas uzata:

  • Post a ı → ı
  • Post e i → i
  • Post o u → u
  • Post ö ü → ü

Do -(y)ım havas 4 formon: -(y)ım -(y)im -(y)um -(y)üm.

Sed kio estas tiu (y), en paranteze?

Ne forgesu, en la turka (krom pruntovortoj) neniam estas du vokaloj kune. T.e, vi ne vidos kombinaĵoj kiel aa, ae, aı, ai, ao, aö, au, aü, ea, ee, eı ... üö, üu, üü en turkdevenaj vortoj. Same, kiam vi algluas sufikson post iu vorto, du (aŭ pli) apuda vokaloj ne estas permesita. Do, por ĉi tiu sufikso, la helpanto litero estas 'y'. Se la lasta litero de vorto estas vokalo, por ke ne du vokaloj estu apudaj, ni metos tiu 'y', inter tiu du vokaloj.

Nuntempe, ni havas 8 formojn, por la sufikso -(y)ım:

Formo Kiam uzi?
-yım Lasta litero estas A aŭ I
-yim Lasta litero estas E aŭ İ
-yum Lasta litero estas O aŭ U
-yüm Lasta litero estas Ö aŭ Ü
-ım Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas A aŭ I
-im Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas E aŭ İ
-um Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas O aŭ U
-üm Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas Ö aŭ Ü

Ĉu estas malfacile? Tamen, ĉar tiuj reguloj havas harmonion, kaj ekzistas nur du tipoj da vokalharmoniaj sufiksoj, vi kutimiĝos rapide. Sed, bedaŭrinde ankaŭ estas asimiladoj, kiuj estas pri konsonantoj.

Vidu ekzemplojn:

  • Ben öğretmen-(y)ım.
    Ben öğretmenim.
    Mi estas instruisto.
  • Ben öğrenci-(y)ım.
    Ben öğrenciyim.
    Mi estas studento.
  • Ben insan-(y)ım.
    Ben insanım.
    Mi estas homo.
  • Ben uzun-(y)ım.
    Ben uzunum.
    Mi estas alta.

En la lasta ekzemplo ni uzis la vorton 'uzun'. 'Uzun' signifas longa, kaj ankaŭ uzataj en altecaj senco, por homo aŭ ekzemple masto. Sed, por la supreca signifo de 'alta', la vorto 'yüksek' estas uzata.

Vi povas esprimi vian ŝtatanecon per tiu struktro.

  • Ben Fransız-(y)ım.
    Ben Fransızım.
    Mi estas franca.
  • Ben İspanyol-(y)ım.
    Ben İspanyolum.
    Mi estas hispana.
  • Ben Macar-(y)ım.
    Ben Macarım.
    Mi estas hungara.
  • Ben Rumen-(y)ım.
    Ben rumenim.
    Mi estas rumana.
  • Ben Gürcü-(y)ım.
    Ben Gürcüyüm.
    Mi estas kartvela.
  • Ben Amerikalı-(y)ım.
    Ben Amerikalıyım.
    Mi estas usonano.

'Amerika', kiu en turka estas la nomo de kontinento Ameriko, estas vaste uzate erare en la 'usono' senco.

Eblas ne uzi 'Ben'. La sufikso -(y)ım estos sufiĉa por indiki, ke la frazo temas pri 'mi=ben'.

  • Japon-(y)ım.
    Japonum. (Ben Japonum.)
    Mi estas japana.
  • Profesör-(y)ım.
    Profesörüm. (Ben profesörüm.)
    Mi estas profesoro.
  • Doktor-(y)ım.
    Doktorum. (Ben doktorum.)
    Mi estas kuraisto.

Asimilado

Jen alia enuiga temo! En kelkaj vortoj kelkaj konsonantoj povas esti asimilitaj de suiksoj. Precipe vortoj kiuj estas turk- aŭ orient-devenaj kaj havas pli ol unu sibaloj.

Asimileblaj konsonantoj estas P, Ç, T, K

  • Lasta -P asimiliĝas al -B
  • Lasta -T asimiliĝas al -D
  • Lasta -Ç asimiliĝas al -C
  • Lasta -K asimiliĝas al -Ğ (surprize ne al -G)
    • Sed lasta -NK asimiliĝas al -NG

Sed kiam? La asimilado okazas, kiam la lasta litero de vorto estas asimilebla, kaj unua litero de sufikso estas vokalo.

Memori, kiuj vortoj asimilas kaj kiuj ne, ne estas facile. Mi admonas, tute ne zorgi pri asimilado. Ĉar, krom asimilado de K, asimilado nur iome ŝanĝas la elparolo. Pro tio, ŝanĝoj de P, Ç, T estas gravaj nur en tajpado. Krome, lasta K preskaŭ ĉiam asimileblas.

Ni reu ke, asimilado okazas nur, kiam la taŭga formo de sufikso komencas kun vokalo. Ekzemple, la vorto "çocuk" finiĝas kun "K". Tiu estas asimilebla. Malgraŭ ke ĝi havas unu silabo, la vorto "genç" estas asimilebla.

  • Onlar çocuk-lar.
    Onlar çocuklar.
    Ili estas infanoj.
  • Onlar genç-lar.
    Onlar gençler.
    Ili estas junaj.

Maljene, 'çocuk' kaj 'genç' ne asimiliĝis. Ĉar, la taŭgaj formoj de sufiksoj (-lar, -ler) ne komencas kun vokalo. Sed jene okazos asimilado, ĉar la sufiksformoj -um kaj -im komencas kun vokaloj:

  • Ben çocuk-(y)ım.
    Ben çocuğum.
    Mi estas infano.
  • Ben genç-(y)ım.
    Ben gencim.
    Mi estas juna.