(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Uzanto:VladimirPF/Provejo 2 - Vikinovaĵoj Saltu al enhavo

Uzanto:VladimirPF/Provejo 2

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 10-a de julio 1900

Festa simbolo de ruslingva vikipedio
Festa simbolo de ruslingva vikipedio

Ruslingva vikipedio: 2 000 000 artikoloj jam estas trapasitaj!

La 18-an de septembro 2024 en 13:29 UTC en ruslingva vikipedio estis publikigita 2 000 000-a artikolo. La mejloŝtona artikolo temas pri raknto de fama rusdevena literaturisto Vladimir Nabokov «Muziko». La artikolon verkis rusia vikipediisto Nikolao Ejĥvald (en rusa Николай Эйхвальд).

La antaŭa ŝtupo - 1 000 000-a artikolo - estis trapasita la 11-an de majo 2013, kiam uzanto:UG72 publikigis artikolon «Life Extension Foundation». La miliona artikolo estis forigita la 27-an de marto 2014 post granda diskuto, kiun partoprenis 34 vikipediistoj.

La vican mejloŝtonan artikolon certe atendas pli longa vivo: laŭ reguloj de ruslingva vikipedio la temo de artikolo estas signifa, menciinda kaj la artikolo plenumas aliajn regulojn de ru-vikipedio. Krome, Nikolaj Ejĥvald, la aŭtoro de la artikolo, estas vaste konata pro sia granda kontribuo en ruslingva vikipedio. Li estas ĵurnalisto el urbo Omsk kaj verkis grandan kvanton de elstaraj ruslingvaj vikiaj artikoloj. Verdire, listo de liaj vikipediaj honoraĵoj povas esti aparta vikipedia artikolo.

Ruslingva vikipedio nun okupas la sepan lokon laŭ kvanto de artikoloj. Tamen, necesas rimarki, ke en ru-vikipedio ekzistas sufiĉe striktaj reguloj pri menciindeco de artikolaj temoj, kio limigas kreskon de la vikia parto. Se el listo de diverslingvaj vikipedioj forigi botopediojn (vikipediojn, kiuj estas verkitaj per robotoj, kiel cebuasveda) la ruslingva moviĝos al la kvara loko post anglalingva, germanlingva kaj franclingva vikipedioj.

Vikipedio en Esperanto nun havas 358 873 artikolojn.

Fontoj

[redakti]