Jakob Bernoulli
Jakob Bernoulli (france Jacques) naskiĝis en la 27-a de decembro 1654 en Basel kaj mortis en la 16-a de aŭgusto 1705. Li estis matematikisto, plej aĝa frato de Johann Bernoulli, kaj onklo de Daniel Bernoulli.
Li ekkonis fizikistojn Robert Boyle kaj Robert Hooke dum vojaĝo al Anglio en 1676, post kiam li elektis matematikon kiel fakon kaj iĝis profesoro en 1687.
Li korespondis kun Gottfried Leibniz, kaj do konis infiniteziman kalkulon, kaj kunlaboris kun sia frato Johann, kiu post lia morto transprenis lian profesorecon.
Lia ĉefa verko estas Ars Conjectandi.
Kratero Bernoulli, en Luno, estas tiel nomita en omaĝo al Jakobo kaj lia frato Johann.
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]Jakob Bernoulli foje estas nomata Jakob la 1-a Bernoulli, ĉar ankaŭ lia pranevo Jakob la 2-a Bernoulli (1759–1809) estis matematikisto, kiel multaj anoj de la familio.
La naskiĝdato 27-a de decembro estas laŭ la julia kalendaro, tiam valida en multaj landoj de Eŭropo. En Svislando jam de 1584 validis la gregoria kalendaro, do oficiale Bernoulli naskiĝis la 6-an de januaro 1655.
Ŝatata esplorobjekto de Bernoulli estis la logaritma spiralo. Laŭdire li testamentis, ke lian tombon ornamu ties bildo kun la latina frazo "eadem mutata resurgo" ("ŝanĝita mi resurektas identa"). La tombo tamen montras arĥimedan spiralon.