Aŭtonomeco
Oni parolas pri aŭtonomeco (el la malnovgreka αυτονομία, (
Politologio
[redakti | redakti fonton]Totala aŭtonomeco
[redakti | redakti fonton]Ŝtatoj aŭ teritorioj estas konsiderataj aŭtonomaj, se ili estas interne memstaraj, sed ekstere alia ŝtato reprezentas ilin. Tio validas ĉefe por teritorioj ene de ŝtato, kie vivas fortaj malplimultoj:
- Sud-Tirolo (Italio)
- Gagauzio (Moldavio)
- Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevan (Azerbajĝano)
- Karakalpakio (Uzbekio)
- Ferooj kaj Gronlando (Danio)
- multaj respublikoj de Rusio
- parte iamaj kolonioj, ekzemple tiuj de Britio kaj Francio
Netotala aŭtonomeco
[redakti | redakti fonton]La ŝtato povas doni aŭtonomajn rajtojn por areo nur parte. Tiel plej ofte la ŝtato kreas, permesas kulturan aŭtonomecon de iu areo, samloka popolgrupo. Ankaŭ la departementoj, kantonoj, subŝtatoj, lokaj komunumoj havas iasence aŭtonomecon en certaj aferoj.
Aŭtonomeco kiel protesto
[redakti | redakti fonton]La nocio „aŭtonomeco“ iĝis marko de la italaj politikaj kaj kulturaj protestoj en la 1970-aj jaroj. Tio disvastiĝis en la 1980-aj jaroj al Germanio, al aliaj landoj. Oni nomas tiujn movadanojn „aŭtonomoj“.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Afrika naciismo
- Aŭtonomigo
- Leĝo
- Libereco
- Moralo
- Paul Lafargue
- Aŭtarkio
- Enpovigo
- Emancipado
- Rajto de memdetermino
- Suvereneco
- Sui iuris