Oyonnax
Oyonnax | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Ain | ||||
Arondismento | Nantua | ||||
Kantono | Oyonnax | ||||
| |||||
INSEE kodo | 01283 [+] | ||||
Poŝtkodo | 01100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 22 277 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 613 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 15′ N, 5° 39′ O (mapo)46.2555555555565.655Koordinatoj: 46° 15′ N, 5° 39′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 540 m [+] | ||||
Areo | 36,37 km² (3 637 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Oyonnax [+] | |||||
Oyonnax (prononcu aŭ [ojona] aŭ [ojonaks]), esperante Ojonakso[1], estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp]. Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Nantua kaj al la kantono Oyonnax. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 22 277 loĝantoj sur areo de 36,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 613 loĝantoj/km². Ĝi estas la dua plej granda urbo de la departemento post Bourg-en-Bresse. La loĝantojn kiujn oni kutime nomigas Oyonnaxiens.
La teritorio havas komunan limon kun Apremont, Arbent, Bellignat, Charix, Dortan, Échallon, Géovreisset kaj Samognat.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Oyonnax situas en la norda parto de la departemento Ain, en la montomasivo Ĵuraso, ĉe la pordo de la natura regiona parko Alta-Ĵuraso kaj en la historia regiono Bugey. La komunumo enhavas la urbon Oyonnax kaj aliajn konstruarojn oni trovas en Geilles, Bouvent, Massiat, Chatonnax, Mons kaj Veyziat, kiuj estas partoj de la ojonaksa komunumo.
Hidrografio
[redakti | redakti fonton]La urbon trapasas la rivero Ange kaj sia alfluanto Sarsouille.
Vojoj kaj transportoj
[redakti | redakti fonton]Aŭtovojo A404:
- Eliro 10 (ZI Sudo) (Bellignat)
- Eliro 11 (Oyonnax) ĉe 16 km : al la urbo.
- Eliro 12 (ZI Nordo) ĉe 17 km : Oyonnax, Arbent.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]La 11an de novembro 1943, okazis evento, kiu grandskale skuis kaj igis la francan rezistadon (gvidita de Charles de Gaulle) plene agnoskitan de la aliancanoj (britoj kaj usonanoj), nome defilado en la urbocentro, kontraŭ la malpermeso de la tiuepoka Viĉia registaro, submetita al nazioj, per publika afiŝo de la moto "La venkontoj al tiuj de 14-18".
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Oyonnax instruis, ekspoziciis kaj mortis hungardevena franca pentristo Gusztáv Miklós.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn, arkivigita laŭ stato de septembro 2015 (2011), paĝo 225
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]