(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Rello - Vikipedio Saltu al enhavo

Rello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rello
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 42368
Demografio
Loĝantaro 20  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 2° 45′ U (mapo)41.332777777778-2.7497222222222Koordinatoj: 41° 20′ N, 2° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 070 m [+]
Areo 24,39 km² (2 439 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rello (Provinco Sorio)
Rello (Provinco Sorio)
DEC
Situo de Rello
Rello (Hispanio)
Rello (Hispanio)
DEC
Situo de Rello

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rello [+]
vdr

Rello [REljo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la centra sudo de la provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
Loko de Adradas en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 15 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 76 km de Sorio, provinca ĉefurbo.

En ĝia teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Altos de Barahona, okupanta 2437 hektarojn, nome la totalo de la teritorio, kaj la Birdoprotekta Areo Zona Especial Protección de Aves konata kiel Altos de Barahona, same okupanta 2437 hektarojn, nome la totalo de la teritorio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Post la Reconquista, ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Berlanga ĝis la 15-a jarcento kiam ĝi akiris la titolon de "villa" ene de la Senjorlando de la Grafo de Korunjo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la murego, la kastelo (Havaĵo de Kultura Intereso), la pilorio, trunkokonusa gvatoturo ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]