Batna
Batna | |||
---|---|---|---|
komunumo de Alĝerio urbo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05000 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 290 645 (2013) [+] | ||
Loĝdenso | 3 419 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 33′ N, 6° 10′ O (mapo)35.556.1666666666667Koordinatoj: 35° 33′ N, 6° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 048 m [+] | ||
Areo | 85 km² (8 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Batna [+] | |||
Batna (arabe باتنة, Berbere: ⵜⴱⴰⵜⴻⵏⵜ, Tbatent) estas la ĉefa urbo de la Provinco Batna, Alĝerio. Kun 290 645 loĝantoj (censo de 2008)[1] ĝi estas la kvina plej granda urbo de Alĝerio. Ĝi estas ankaŭ unu el la ĉefaj urboj de la areo de la Berberoj Ĉaui kaj ĝi estas konsiderata ĉefurbo de la regiono de la montaro Aŭrezo.
Bombo
[redakti | redakti fonton]La 6-an de septembro 2007 okazis en Batna memmortiga atenco fare de Al-Kaida. La bombo, kiu eksplodis tuj antaŭ la vizito de la Alĝeria Prezidento Abdelaziz Bouteflika, rezultis en proksimume 15–20[2][3][4] mortoj kaj 107[5] vunditoj ĉar la bombulo eksplodigis sian aparaton inter homamaso atendanta la alvenon de la Prezidento,[3] kiu estis fine de tritaga veturo al orienta Alĝerio.[6] La bombado estis kondamnita de Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.[7]
Evoluo de la loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantaro[8] |
---|---|
1901 | 6,900 |
1926 | 10,300 |
1931 | 13,600 |
1936 | 15,500 |
1948 | 21,700 |
1954 | 26,400 |
1966 | 54,900 |
1974 | 115,100 |
1977 | 102,800 |
1987 | 181,600 |
1998 | 246,800 |
Distriktoj kaj urbaj areoj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Urbocentro
- Industria Zono
- Keĉida
- Buakal
- Ŝoseo de Tazult
- Buzuran
- Militista Zono
- Parko Furaĝa
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Population: Batna Wilaya (france). Office National des Statistiques Algérie. Arkivita el la originalo je 27a de Majo 2013. Alirita 3-a de marto 2013.
- ↑ "Suicide Bombing In Algeria Kills 15" Arkivigite je 2009-04-24 per la retarkivo Wayback Machine AHN News alirita la 10an de Septembro, 2007
- ↑ 3,0 3,1 "Suicide Bombing Kills 15 in Algeria" [1] 9a de Septembro, 2007. VOA News alirita la 10an de Septembro, 2007
- ↑ "16 killed in Algeria bombing attack" Arkivigite je 2014-06-27 per Archive.today Excite News alirita la 10an de Septembro, 2007
- ↑ "Suicide bomb kills 20 in Algeria" BBC News alirita la 10an de Septembro, 2007
- ↑ "Many dead in Algeria suicide attack" Al Jazeera alirita la 10an de Septembro, 2007
- ↑ S-PV-5738, Security Council, Verbotim Report kunsido 5738 paĝo 2 pg002-bk07 7a de Septembro 2007 The President 2008-05-20
- ↑ populstat.info [2] 3a de Marto, 2016