La Beta-hidroksibutera acido (D-β-hidroksibutera acido), aŭ ĝia formo jonigita, nome la D-β-hidroksibutirato, estas unu de la ketokorpoj kaj el tiuj la plej malgranda. Ĝi partoprenas en la metabolo energia anaeroba, malpliigante la piruvaton (devenan de la glikolizo) por regeneri la NAD+ kiu, dum estado de glukozo, estas la limiga substrato de la vojo glikoliza.
La hepato de multaj vertebruloj povas konverti enzimeacetil-KoA, ĉefe kiam estas troa produktado, en libera acetoacetato kiu estas poste redoksita al D-β-hidroksibutirato. Tiuj du komponaĵoj estas transportataj de la sango al la periferiaj histoj kie ili povas esti oksidigitaj.