Aloja
Aloja | |||
Urbo | |||
Biblioteko
| |||
|
|||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | Limbaži | ||
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | ||
Koordinatoj | 57° 46′ 00″ N 24° 53′ 14″ O / 57.76667 °N, 24.88722 °O (mapo) | ||
Areo | 2,7 km² (270 ha) | ||
Loĝantaro | 1 091 (29.01.2021) | ||
Denseco | 404,07 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1992 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-4064 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Aloja | |||
Aloja - jen latve, historie ankaŭ germane Allendorf - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Limbaži kaj situas en norda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 33 km de Limbaži kaj 119 km de Rigo.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Aloja (Ale) unue estis menciita en historiaj fontoj en 1449. En 1925, la statuso de dense loĝita loko (vilaĝo) estis koncedita, kaj Aloja estis la centro de la paroĥo.[2]
En 1937, la Rigo-Rūjiena larĝŝpura fervoja linio estis malfermita (fermita en 1996).
En 1950, Aloja akiris la rajtojn de urbovilaĝo. Ekde 1992 - la urbo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo.[3]
Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C - +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 800 mm jare.[3]
Transporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P13 (Limbaži-Aloja) kaj P15 (Ainaži-Matīši-(Valmiera)), lokaj vojoj estas V120 (Aloja-Vīķi) kaj V139 (Aloja-Stūri).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 1 060 personoj sur areo de 2,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 400 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1935 | 539 |
1965 | 3300 |
2000 | 1589 |
2021 | 1071 |
Etna strukturo
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj kune |
Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 1589 | 1484 (93%) | 41 (3%) | 17 (1%) | 9 (1%) | 17 (1%) | 11 (1%) | 10 (1%) |
2021 | 1071 | 987 (92%) | 29 (3%) | 13 (1%) | 6 (1%) | 4 (0%) | 5 (0%) | 27 (3%) |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Aloja ne havas tre popularaj vidindaĵoj. En la urbo oni povas vidi:
- Luteraj kaj ortodoksaj preĝejoj
- Monumento al la viktimoj de la Latvia Milito de Sendependeco (1918-1920)
- Monumento al la poeto Auseklis
- Promenado laŭ la plantida bieno de nimfeoj
- Loka muzeo.[5]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Ortodoksa preĝejo.
-
Urbodomo.
-
Lutera preĝejo.
-
Iama fervoja stacidomo.
-
Lernejo de muziko kaj arto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 54.
- ↑ 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 4,0 4,1 stat.gov.lv
- ↑ Aloja.lv Apskates objekti (latve)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Aloja en Vikimedia Komunejo