(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Le dernier métro - Vikipedio Saltu al enhavo

Le dernier métro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le dernier métro
filmo
Originala titolo Le Dernier Métro
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 17 sep. 1980, 28 okt. 1981
Ĝenro drama filmo, arta filmo, amafera filmo, Militfilmo
Kameraado Néstor Almendros
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) François Truffaut
Scenaro François Truffaut • Suzanne Schiffman • Jean-Claude Grumberg
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Georges Delerue
Rolantoj Catherine Deneuve • Gérard Depardieu • Jean Poiret • Andréa Ferréol • Paulette Dubost • Heinz Bennent • Richard Bohringer • Sabine Haudepin • Jean-Louis Richard • Maurice Risch • Christian Baltauss • Alain Tasma
Produktinta firmao Les Films du Carrosse
Honorigoj Premio César por la Plej Bona Fotografio • Premio César por la Plej Bona Originala Muziko • Premio César por la Plej Bona Reĝisorado • Premio César por la Plej Bona Aktorino • David di Donatello for Best Foreign Actress • Premio César por la Plej Bona Filmo • Premio César por la Plej Bona Muntado • Premio César por la Plej Bona Aktoro • Premio César por la Plej Bona Originala Scenaro aŭ Adaptaĵo • Premio César por la Plej Bona Dekoracio • Premio César por la Plej Bona Sono
IMDb
vdr

Le dernier métro (La lasta metroo) estas franca filmo de 1980, reĝisorita de François Truffaut. Protagonistoj estas luditaj de Catherine Deneuve, Gérard Depardieu kaj Heinz Bennent en la ĉefaj roloj. Ĝi ricevis 10 Premiojn César, la premion David di Donatello, kaj la Premion BSFC. Ĝi estis kandidata al Oskar-premio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum la germana okupacio de Parizo en la Dua Mondmilito, teatra reĝisoro, juda, Lucas Steiner (Heinz Bennent), kaŝiĝas en la kelo de la teatro en kiu lia edzino, la aktorino Marion Steiner (Catherine Deneuve), la aktoro Bernard Granger (Gérard Depardieu) kaj trupo de geaktoroj, provludas kaj finfine ludas teatraĵon, kiu rezultas sukcesa. Daxiat (Jean-Louis Richard), teatrokritikisto pronazia faras aĉan malfavoran kritikon de la prezentado, kvazaŭ ĝi estas "judeca". Granger trafas kaj batas lin. La reago estos eble konfisko de la teatro ĉar ĝi estis posedo de judo. Marion violente admonas lin pro lia malprudento. Ili plue ludas, sukcesas per tiu teatraĵo, sed ŝi tute malamikiĝas: Marion ne volas, ke ili interparolu aŭ li eĉ tuŝu ŝin. Granger decidas lasi la trupon kaj aliĝi al la Franca Rezistado. En la momento de la adiaŭo, Marion finfine rezignas pri sia malvarmeco kaj ili amoras.

Dume, Lucas Steiner suferas la volontan malliberecon, la timon al la aresto fare de la nazioj (fakte iam la Gestapo eĉ priserĉas la kelon) kaj venas nova timo, ke lia edzino enamiĝis de Granger. Okazas la liberigo de Parizo, kaj Marion vizitas vunditan Granger, en hospitalo. Ŝi proponas sian amon, kaj informas al li pri la morto de sia edzo. Granger malakceptas. Ŝi malproksimiĝas kaj en tiu momento malsupreniras la kurteno, oni aplaŭdas - ĉar tiu lasta sceno estis fakte la lasta de nova sukcesa teatraĵo -. La publiko malkovras la ĉeeston de Lucas Steiner, kiu estas la aŭtoro de la teatraĵoj, kaj Granger malsuprenigas lin al scenejo kaj inter aplaŭdoj, Marion salutas manenmane inter edzo kaj amanto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Catherine Deneuve: Marion Steiner
  • Gérard Depardieu: Bernard Granger
  • Heinz Bennent: Lucas Steiner
  • Jean Poiret: Jean-Loup Cottin
  • Andréa Ferréol: Arlette Guillaume
  • Paulette Dubost: Germaine Fabre
  • Sabine Haudepin: Nadine Marsac
  • Jean-Louis Richard: Daxiat
  • Maurice Risch: Raymond Boursier
  • Jean-Pierre Klein : Christian Leglise
  • Richard Bohringer: Gestapoficiro
  • Christian Baltauss: Aktoro anstataŭanto
  • László Szabó: Germana leŭtenanto Bergen

Tiu filmo estas inter la plej enhavoriĉaj kaj bonkvalitaj de Truffaut. Ĝi aliras plurajn temojn samtempe: la germana okupacio, la konsekvencoj pri la tiukadraj kondutoj, la interferoj inter la reala vivo kaj la teatra fikcio, kaj kiel en Fahrenheit 451, la mekanismoj de defendo kontraŭ la subpremado kaj la obskurismo. La ina kaj malina samseksemo aperas kadre de normala toleremo. La centra triangulo, unu virino kun du viroj (kiel en Jules et Jim) estas superita per inteligento kaj kreivo.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El último metro en la hispana Vikipedio.