(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Cotswolds: Malsamoj inter versioj - Vikipedio Saltu al enhavo

Cotswolds: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 35: Linio 35:
<gallery caption="Kasteloj kaj ĝardenoj" widths="300" heights="350" perrow="3" showfilename="yes">
<gallery caption="Kasteloj kaj ĝardenoj" widths="300" heights="350" perrow="3" showfilename="yes">
Dosiero:Sudeley Castle.jpg|Sudeley kastelo kaj ĝardenoj
Dosiero:Sudeley Castle.jpg|Sudeley kastelo kaj ĝardenoj
Dosiero:Broadway Tower 2012.jpg|Turo Broadway
Dosiero:Blenheim Palace in Woodstock.JPG|Blenheim palaco, monda heredaĵo (Unesko-listo)
Dosiero:Blenheim Palace in Woodstock.JPG|Blenheim palaco, monda heredaĵo (Unesko-listo)
</gallery>
</gallery>


<gallery caption="Fotogalerio" widths="250" heights="250" perrow="5">
<gallery caption="Vilaĝoj" widths="250" heights="250" perrow="5">
Dosiero:Broadway-tower-cotswolds-modf.jpg|Turo Broadway
Dosiero:Broadway-tower-cotswolds-modf.jpg|Turo Broadway
Dosiero:Dumbleton Hall Hotel Cotswolds.jpg|Dumbleton Hall kastelo
Dosiero:Dumbleton Hall Hotel Cotswolds.jpg|Dumbleton Hall kastelo

Kiel registrite je 20:04, 29 mar. 2017

Cotswolds - situo sur la mapo.
Cotswolds - situo sur la mapo.

La Cotswolds (pr. kotsŭolds) estas regiono en centra Anglio (de tie la kromnomo 'la koro de Anglio) kun multe da montetoj kun idiliaj vilaĝetoj kie troviĝas multaj dometoj faritaj el la tipa kalkoŝtono[1][2], kiu en tiu regiono estas ĵurasia kalkoŝtono havante flavecan koloron. Cotswolds estas konata kiel tre bela kaj la plej granda distriko (2038 km²) en la Areo de Elstara Natura Beleco' (AONB) [1], elstaraj lokoj el naturbeleca vidpunkto. La retejo de Cheltenham Turismo eldonas mapon de la Romantic Road (Romantika Vojo).[3]

La areo enhavas la guberniojn de Somerset, Warwickshire, Anglio, Oxfordshire kaj Worcestershire, sed la plej granda parto situas en Gloucestershire. Oksfordo situas en la oriento, Stroud kaj Bath okcidente. LechladeTetbury kaj Fairford sudoriente limigas la regionon.

Ekde jarcentoj oni fosas kalkoŝtonon el la tieaj minejoj. Tial la muroj kaj tegmentoj de multaj vilaĝoj kaj urboj estas en la tipa kalkoŝtono, riĉa je fosilioj, precipe de fosilitaj maraj eĥinoj.[4] La pejzaĝo karakteriziĝas pro la ĉirkaŭbaroj en formo de heĝoj kaj arbustoj. Cotswold urboj estas Bourton-on-the-WaterBroadwayBurfordChipping NortonDursleyMoreton-in-MarshNorthleachStow-on-the-WoldStroud kaj WinchcombeBathCheltenhamCirencesterGloucester kaj Stroud estas pli grandaj urbaj centroj kiuj limas al aŭ kvazaŭ ĉirkaŭas la Areon de Elstara Natura Beleco (AONB). Bath kaj Cheltenham estas du el la plej belaj urboj.

Kasteloj kaj ĝardenoj

Unu el la plej belaj ĝardenoj troviĝas en la Sudeley kastelo. Kiel donaco al generalo John Churchill, ekestis en la jaro 1705 la konstruado de la Blenheim Palaco, la 'palaco Versajlo' de Anglio, kie naskiĝis Winston Churchill en 1874. Ĝi estas ekde 1987 sur la UNESKO-listo de monda heredaĵo.

Sudeley kastelo
Elĉiela foto de Sudeley kastelo, tipa ĉirkaŭbara pejzaĝo.

Promenvojo

Mapo de la Cotswod Way, longdistanca promenvojo.
Mapo de la Cotswod Way, longdistanca promenvojo.

Ekzistas longdistanca promenvojo (100 miles,161 km)[5] en la regiono kiu etendiĝas inter Chipping Campden kaj Bath, oficiale inaŭgurita en majo 1970 antaŭ ol esti agnoskita kiel Nacia Migrovojo en 2007. Kiel tia, la vojo estas markita kaj subtenita. La verda vojo iras tra la sekvaj komunumoj: Chipping Campden, Broadway, Stanton, Winchcombe, Cheltenham, Painswick, Stroud, King Stanley, Middleyard Dursley, Wotton-under-Edge, Hawkesbury Upton, Chipping Sodbury, Tormarton, Dyrham, Pensylvania, Cold Ashton kaj Bath. Sekvante la krestojn, valojn kaj arbarojn, la migrovojo ankaŭ pasas proksime al historiaj lokoj, inkluzive de la turo de Broadway kaj Hailes Abbey.

Leporo-Festivalo

Cirencester, kiu situas centre en la areo, estas la ĉefurbo de la Cotswolds. Tie okazas ĉiujare la leporo-festivalo (Hare Festival) al kiu aliĝis ankaŭ pli ol dudek vilaĝoj kaj urbetoj en la Cotswolds-regiono en kiu pasas la itinerio kie troviĝas artaj skulpturoj de leporoj[6]. Teknikaj klarigoj pri kiel ornami la leporojn troveblas sur la oficiala retejo de Hare Festival.

La Thames (Tamizo) ekfluas proksime de la vilaĝo de Kemble.

Estas la akvodislimo inter la Tamizo kaj la Severn. La Supra Avon, kiu trafluas la Cotswolds enfluas la riveron Severn.

Historio

La Romianoj kreis vojon tra la areo de la sudo al la nordo, kiu estas loke konata sub la nomo Fosse Way. En la 20-a jarcento ilia itinero por la ligo inter la norda kaj la suda estis plej uzata.

Stow-on-the-Wold estas eble la plej malnova loko en la Cotswolds, situanta sur monteto en Gloucestershire, kie, ĉe Cley Hill, oni retrovis restaĵojn de Iron age hillfort, kolonio el la ferepoko. Ankaŭ en multaj aliaj lokoj oni malkovris antikvajn kaj valorajn arkeologiajn eltrovaĵoj.

En Burford (en Oxfordshire) staras la plej malnova apoteko en Anglio, el la jaro 1734.

En Stratford-upon-Avon naskiĝis William Shakespeare en aprilo 1564. En la ĝardeno de la Anna Hathaway Manor aktoroj interpretas partojn el la verkaro de Shakespeare.

Pluraj epizodoj en la libroj de Agatha Christie okzas en la Cotswold-regiono. .

Eksteraj ligiloj

Oficala retejo de la leporo-festivalo : Hare Festival

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Fotoj sur la blogo Eriketo
  2. (nederlanda) Kobe in de romantische Cotswolds (Kobe en la romantikaj Cotswolds), Vlaanderen vankantieland.
  3. (angla) The Romantic Road, Cheltenham Tourism
  4. (en) Cotswold stone
  5. (angla) "Cotswold Way – About this trail"National Trail.
  6. (angla) Cotswold Hare Trail, 2017