(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Orgenfajfilo - Vikipedio Saltu al enhavo

Orgenfajfilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Orgenfajfiloj estas la sonproduktaj konstruelementoj de orgeno. Ĉiu fajfilo normale povas produkti nur unu tonon, tiel ke bezonatas multnombro da diferencaj fajfiloj.

Ĉefaj konstruformoj:
(1) malferma lipfajfilo,
(2) fermita labiofajfilo (el ligno),
(3) lamenfajfilo

Por ebligi diferencaj sonkolorojn, oni uzas fajfilojn de diversaj konstrumanieroj. Fajfiloj de sama sonkoloro estas arigitaj en registroj.

Laŭ la songenera principo distingeblas du fajfilotipoj: labio-Lipfajfiloj, kiuj konsistigas la grandan plimulton de la fajfiloj de orgeno, kaj anĉo-lamenfajfiloj.

Materialoj

Orgenfajfiloj povas esti produktata el lignometalo. Kiel metalo oni kutime uzas alojon el stano kaj plumbo, la t.n. orgenmetalo, je kiu la miksritlato povas varii. Orgenmetalo estas tiel mola, ke oni povas deformi la fajfilojn per la fingroj. Por la prospektfajfiloj kelkfoje oni uzas – pro la aspekto – pli multekostan puran stanon aŭ kupro. Malofte troveblas orgenfajfiloj el pura plumbo. Inter ĉ. 1850 kaj 1950 oni ankaŭ utiligis zinkon kiel anstatauaĵo por fajfiloj fanditaj por militceloj.

stano plumbo nomo*
16-loda 100 % (pura) stano
12-loda 75 % 25 % provstano
8-loda 50 % 50 % naturgisaĵo
4-loda 25 % 75 % „plumbo“
  • ) tradukoj laŭ la germana faklingvo; La terminaro en aliaj lingvo povas esti alia.

La kunmetado kaj la maniero de prilaborado ne rekte efikas sur la sonon de fajfilo, ĉar la fajfiltubo ne formas la resonancon. Tamen la elekto de la materialo povas kondiĉi la dikecon de la tuboparieto kaj limigi la intonacieblecojn (vd. malsupre). Ankaŭ la aĝo de fajfilo ne havas influon sur sian sonon, sed maksimume la diferencaj intonacimetodoj de antaŭaj epokoj.

Lignofajfilojn oni povas produkti el diversaj lignospecoj, el kverko, pinalafruktarba, foje ankaŭ el ekzotikaj lignoj aŭ bambuo. Plejofte oni kalfatras la lignofajfilojn interne per gluaĵo, tio ĉi tamen ne nepre necesas kaj sekvigas ŝanĝojn de la sono.

Oni sporade produktis orgenfajfilojn el porcelano kaj plastoj.

Je lamenfajfiloj la lameno kaj la gorĝo plejparte estas el latuno. La gorĝo de surbataj lamenoj tamen ankaŭ povas esti el stano aŭ ligno. La gorĝorando, sur kiu la lameno surbatas, povas esti kovrita per ledo, pro tio la sono iĝas pli milda kaj malriĉa je supratonoj. La agordilo kutime estas el malmola kuproalojo. Por la aliaj partoj de la lamenfajfilo oni uzas orgenmetalon aŭ lignon. Sed kelkfoje la resonatoro estas el kupro, zinko, latuno aŭ stanizita ferlado.

Labiofajfiloj

Labiofajfilo el metalo: (1) fajfilkorpo, (2) supra labio, (3) kerno, (4) malsupra labio, (5) fajfilpiedo, (6) piedotruo

La tongenerado de la labiofajfilojlipfajfiloj baziĝas sur tio, ke aerbendo estas blovata tra mallarĝa fendo kontraŭ akra eĝo, la labio. Dum tio fleksiĝas la aerbendo kaj oscilas ambaŭflanke de la eĝo, kio instigas ekoscili la aerkolonon ene de la fajfilkorpo. Tio egalas la principon de la bekfluto.

Konstruo

Kvankam la tongenerado ĉe ĉiuj labiofajfiloj estas sama, ili tamen distingiĝas laŭ la materialo, el kiuj ili estas fabrikitaj. Labiofajfiloj el metalo kutime havas cirklan kaj lignaj fajfiloj havas pro praktikaj kialoj plejparte rektangulan fajfilkorpojn. La nomoj por la konstruelementoj estas iomete diferencaj.

Fajfiloj el metalo

Labiofajfiloj kun bronzolabioj

Labiofajfiloj el metalo konstistas el du partoj, la akriĝanta fajfilpiedo, per kiu la fajfilo staras sur la fajfilplanko, kaj la fajfilkorpo, kiu povas havi variajn formojn. La piedo estas supre preskaŭ fermita per horizontale surlutita plato, la kerno. Je unu flanko segmento de la cirkloforma kerno estas fortranĉita, kaj la piedo ĉiloke ne estas kunlutita kun la kerno, sed tiom enpremita al la rando de la kerno, ke formiĝas mallarĝa, paralela fendo, la t.n. kernfendo. La enpremitaĵo ĉe la piedo nomiĝas malsupra labio. La antaŭa rando de la kerno oblikvas supren; tiu ĉi oblikvaĵo nomiĝas kernoblikvaĵo. La fajfilkorpo estas surlutita supren sur la kerno. Super la kernfendo troviĝas plejparte rektangula malfermaĵo nomita fajfilbuŝo, kiu estas eltranĉita el la fajfilkorpo. La supra rando de la fajfilbuŝo formas la supra labio. Ĉe malgrandaj fajfiloj la labio estas enpremita en la fajfilkorpon (enpremita labio), dum kiam ĝi je pli grandaj fajfiloj devas estis enlutita (surmetita labio).

Fajfiloj el ligno

La ligna labiofajfilo ne havas malsupran labion. Anstataŭ tiu antaŭmetaĵo limigas la kernfendon. La supran labion oni fajlas, frezas aŭ ĉizas la supran labion en la fajfilkorpon. Depende de tio, ĉu ĝi troviĝas ene aŭ ekstere oni parolas pri interne labiitaekstere labiita fajfilo. Tiu lasta konstruformo estas la kutima.

Fermaj

Ĉefartikolo: Ferma

Labiofajfilojn oni ankaŭ produktas fermaj (aŭ fermitaj); por tio oni fermas la malferman tubfinaĵon per kovrilo (ĉe cirklaj metalfajfiloj) aŭ per la ŝtopilo (ĉe rektangulaj lignofajfiloj). Tio ĉi sekvigas, ke la tono produktita de tia fajfilo estas oktavon pli malalta ol supozigus la tubolongeco. Tio ĉi kaŭzas en tio, ke la staranta ondo en la fajfilkorpo pro reflekto ĉe la tubfinaĵo tie ne havas osciladekstremaĵon, sed devigite osciladnodon. Ene de la fajfiloj do estas anstataŭ la duono, kiel ĉe la malferma fajfilo, kvarono de la oscilo. La ondolongeco do estas duoble granda. Pro la sama kialo la suprotona spektro enhavas nur la malparnombrajn suprotonojn, la parnombraj suprotonoj, i.a. la oktavoj, mankas.

Fermaj fajfiloj estas konsiderinde pli mallaŭtaj kiel malfermaj kaj ankaŭ havas pli malhelan sonkoloron.

Duoblotona fajfilo

Malofta formo estas la duoblotona fajfilo.[1] Ĝi havas klapojn mastrumeblaj per valvoj, kiuj ebligas simile al bekfluto la ekeston de pluraj tonoj por fajfilo.

Grandeco

Interrilato inter futonombro, oktavpozicio kaj grandeco de malferma labiofajfilo (1′ = 1 futo = ĉ. 32 cm)

La grandeco de labiofajfiloj etendiĝas ekde malmultaj centimetroj ĝis kelkaj metroj. Tre grandaj orgenoj kelkfoje havas fajfilojn (64′-registro), kies frekvenco situas malsupre de la homa aŭdamplekso. Tiajn malaltfrekventajn tonojn oni sentas kiel skuo kaj premsentimento sur la oreloj. La plej malalta tono, kiun la plejmultaj homoj ankoraŭ ekaŭdas kiel tono, estas la subkontra-C (kelkaj homoj ankaŭ eĉ aŭdas la subsubkontra-B kaj ege malmultaj la subsubkontra-B bemolan). La subkontra-C estas la plej malalta tono de 32′-registro (16,35 Hz). Kiel malferma fajfilo tio egalas sonan longecon de ĉ. dek metroj (sen la fajfilpiedo). Ege malgrandaj fajfiloj eĉ havas nur sonan longecon de malmultaj milimetroj. Je tiuj ĉi fajfiloj la fajfilpiedo, kiu ne kontribuas al la songenerado, estas kutime 15 centimetrojn longa aŭ pli.

La longeco de fajfilo difinas je labiofajfiloj rekte la tonalton. Oni distingas inter malfermaj kaj la fermaj, kiuj estas fermitaj supre per kovrilo aŭ ŝtopilo. Fermaj fajfiloj sonas oktavon pli malalta ol samlongaj malfermaj fajfiloj. Malfermaj konusaj fajfiloj estas des pli malaltaj, ju pli ili maldikiĝas.

La longeco lP de la fajfiltubo de malferma cilindra labiofajfilo estas kalkulebla per la frekvenco f kaj la rapido de sono c (= 343 m/s je 20 °C en aero) jene (λらむだ estas la ondolongeco):

Je tio k estas la buŝkorektado (ankaŭ nomata praktika plimallongigo), kiu dependas de la tubodiametro d. Ĝi necesas, ĉar la ventro de la staranta ondo ne ekzakte finiĝas kun la fajfilfinaĵo, sed transstaras la fajfilbuŝon. Por ĝi la franca orgenkonstruisto Aristide Cavaillé-Coll trovis jenan formulon, kiu liveras proksimuman orientiĝon:

Kvankam la buŝkorektado principe ankaŭ ekestas ĉe la fajfilbuŝo, praktike je fermaj fajfiloj ĝi negrave rolas. La longeco de lG ferma cilindra fajfilo estas:

Oni ankaŭ povas konstrui fajfilon intence tro longa. Tio ĉi okazas pro optikaj kaŭzoj ofte ĉe prospektfajfiloj, je kio oni reduktas la efektivan longecon de la oscilanta aerkolono per eltranĉaĵoj dorsflanke de la fajfiloj. Trolongeco povas esti necesas pro akustikaj kialoj, se oni volas preterblovigi la labiofajfilon. Je tio la aerkolono sonas sur unu el la plej malaltaj supratonoj. Rilate al la sonanta supratono la fajfilo do estas tro longa kaj povus produkti la baztonon. Kutime cilindraj malfermaj fajfiloj estas konstruitaj preterblovaj, tiam ili estas duoble longa. Fermaj fajfiloj preterblovas la trian supratonon kaj estas do trifoje longa (do unu kaj duonan oble longa kiel malferma fajfilo en sama tonalto). Oni plifacilias la preterblovadon per malgranda truo en la pipovando je ĉirkaŭ duona alteco.

Vd. ankaŭ

  1. Informadoj pri la duoblotona fajfilo de la firmao Orgelbau Vier