(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Ĥanato de Erevano - Vikipedio Saltu al enhavo

Ĥanato de Erevano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Ĥanato de Erevano.

La Ĥanato (aŭ kanato) de Erevano (en la persa lingvo: آرون) estis muslima princlando sub regado de la Persa Imperio inter 1747 kaj 1828. Ĝia teritorio enhavis la plejparton de la centra Armenio, la plejparto de la nuna turka provinco Iğdır kaj la rajonoj Ŝaruro kaj Sadarako de la nuna Naĥiĉevano, aŭtonoma respubliko de Azerbajĝano.

Kiel konsekvenco de la persa malvenko en la lasta ruso-persa milito (1826-1828), la princlando estis cedita al la Rusa Imperio laŭ la Traktato de Turkmenĉajo. La teritorioj de la ĥanatoj de Erevano kaj Naĥiĉevano estis kunigitaj por la kreado de la oblasto de Armenio.

Ĝia teritorio estis ĉefe loĝata de armenoj, persoj (loĝantaj ĉirkaŭ la ĉefurbo), azeroj (duon-nomadoj), kaj kurdoj (plimulte nomadoj). La armenoj estis malpli ol 20 % de la tuta loĝantaro pro la deportado de grandparto de la armenoj el la valo Ararato kaj la ĉirkaŭa regiono en 1605 de la Sah Abazo la Granda. La islama branĉo (ŝijaismo) estis la reganta kredo kvankam pluraj kurdoj estis sunaismaj muslimoj. La kredantoj de la jezidismo estis multnombraj.

Post la aneksado de la Ĥanato de Erevano al la Rusa Imperio en 1828 multaj muslimoj (tataroj, azeroj, kurdoj, lezgoj kaj diversaj nomadaj triboj) foriris de la teritorio kaj estis anstataŭataj de pluraj miloj da armenaj rifuĝintoj venintaj el Persio. Similaj enmigradoj, kvan multe pli malgrandaj, daŭris ĝis la fino de la 19-a jarcento. Ĉirkaŭ 1832 la armenoj loĝantaj en tio kio antaŭe estis la ĥanato superis la muslimojn. Komence de la 20-a jarcento signifa kvanto de muslimoj ankoraŭ loĝis en la rusa Armenio. Ili estis ĉ. 300.000 personoj (37,5 % de la loĝantaro).[1]

Regantoj

  • 1736-40 Tahmasp-qulu ĥano
  • 1740-47 Nader Ŝah
  • 1745-48 Mekhti-khan Qasimli
  • 1748-50 Hasan Ali-khan
  • 1750-80 Huseyn Ali Khan
  • 1752-55 Khalil Khan
  • 1755-62 Hasan Ali Khan Qajar
  • 1762-83 Huseyn Ali Khan
  • 1783-84 Qulam Ali (hijo de Hasan Ali)
  • 1784-1804 Muhammed Khan
  • 1804-06 Mekhti-Qulu Khan
  • 1806-07 Muhammed Ĥano Maragai
  • 1807-27 Huseyn Qulu Ĥano Qajar

Notoj kaj referencoj

  1. Brockhaus and Efron Encyclopedic Dictionary