(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Kemia potencialo - Vikipedio Saltu al enhavo

Kemia potencialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:34, 13 aŭg. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La kemia potencialo estas mezuro de po kioman liberan energion por partiklo termodinamika sistemo havas. Alivorte, ĝi estas la konjuga variablo al la nombro de partikloj. Ĝia kutima simbolo estas . La usona fizikisto Josiah Willard Gibbs enkondukis la koncepton en 1878.[1]

Difino[redakti | redakti fonton]

La kemia potencialo verigas la jenan formulon por la infinitezima ŝanĝo de la interna energio de termodinamika sistemo:

kie

  • estas la temperaturo,
  • la entropio,
  • la premo,
  • la volumeno,
  • la nombro de partikloj en la sistemo.

Tial

.

En vortoj, la kemia potencialo estas la ŝanĝo en la interna energio de la sistemo farita de aldono de unu partiklo adiabate kaj izovolumene.

Alternative, oni povas uzi alian termodinamikan potencialon: ekz., se oni uzas la gibsan liberan energion , do

kaj

.

Se multaj specoj de partikloj ekzistas, ĉiu speco havas sian propran kemian potencialon , kaj

.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. JW Gibbs, "On the equilibrium of heterogeneous substances", Am J Sci Arts, 1878.