Katedralo de Talin
Katedralo de Talin | ||
---|---|---|
katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 40° 23′ 18″ N, 43° 52′ 20″ O (mapo)40.388343.872264Koordinatoj: 40° 23′ 18″ N, 43° 52′ 20″ O (mapo) | |
Estiĝo | 7-a jarcento | |
Katedralo de Talin | ||
Vikimedia Komunejo: Cathedral of Talin [+] | ||
La Katedralo de Talin (armene Թալինի Կաթողիկե եկեղեցի) estas armena katedralo de la 7-a jarcento kiu troviĝas en la centrokcidenta urbeto Talin en la provinco Aragacotno, Armenio[1] .
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]Katoghike-preĝejo de Talin sidas centre de la urba tombejo kaj regas la ĉirkaŭan pejzaĝon. Oni supozas, ke ĝi estis konstruita dum la fino de la 7-a jarcento surbaze de la tipa armena arkitektura stilo. La konstruaĵo nuntempe ruiniĝas, kie la kupolo kaj signifa parto de la okcidenta alo poste kolapsis. Estas dekduangula tamburo, kiu estas centre poziciigita super la strukturo. Du preĝĉambroj estas poziciigitaj apud kaj ĉe ambaŭ flankoj de la absido . Ĉiu ĉambro enhavas sekretan pasejon en la dua etaĝa nivelo, turnita al la direkto de la absido. La eta pasejo supozeble kondukas al malgrandaj ĉambroj supre.
La absido enhavas la restaĵojn de multaj portretoj de la apostoloj pentritaj kiel freskoj ĉirkaŭ la duonkupolo supre.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Okcidenta fasado parte kolapsita
-
Proksima vido de la suda fasado
-
Sunhorloĝo en la ekstero de la tamburo
-
Surmura skribaĵo
-
Interno de la tamburo de la preĝejo Sankta Dipatrino.
-
Piliero de la apuda preĝejo Sankta Dipatrino, en la tombejo de Talin.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2005) Rediscovering Armenia: Guide, 2‑a eldono, Erevano: Matit Graphic Design Studio, p. 48–49. ISBN 99941-0-121-8.