(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Ŝtormo - Vikipedio Saltu al enhavo

Ŝtormo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disŝarĝoj de fulmo

Ŝtormo estas kunigo de elektraj, optikaj kaj akustikaj aperaĵoj estiĝantaj inter nuboj reciproke aŭ inter nuboj kaj tero. Ŝtormojn ni plu markas laŭ tempo kaj loko de estiĝo, moviĝado, distanco de loko de observado, intenzito de montroaperoj ktp. Ŝtormoj estas ligitaj al kumulonimbuso. Nubo kumulonimbuso havas kelke da pluaj sinonimaj nomoj – kumulonimbuso, ŝtorma nubo kaj pluvnubo.

Aperaĵoj ligitaj al kumulonimbuso

Al kumulonimbuso estas ligitaj kelkaj atmosferaj aperaĵoj, tiuj plej mildaj estas pluvo, neĝo, neĝhaljoj, fulmaj disŝarĝoj en nubo kaj tondrado. Multe pli grava estas ŝtorma vento, neniigantaj pluvegoj, hajloj, fulmoj inter nubo kaj tero aŭ eĉ tornadoj (tromboj).

Dividado de ŝtormoj laŭ loko de apero

  • frontaj ŝtormoj
    • ŝtormoj de malvarma fronto
    • ŝtromoj de varma fronto
  • nefronta – interne de aermaso
    • kvazaŭfrontaj
    • advekciaj
    • konvenkciaj
    • orografiaj

Tondro

Akustika akompano de fulmo nomiĝas tondro.