Á
Etoso
Á, á (a kun dekstra korno) estas litero de la ĉeĥa, feroa, hungara, islanda kaj slovaka alfabetoj. Krome ĝi ĉeestas en la hispana, irlanda, portugala kaj vjetnama kiel variaĵo de la litero a.
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4b/Latin_alphabet_A_with_acute.svg/220px-Latin_alphabet_A_with_acute.svg.png)
Uzo en diversaj alfabetoj
Ĉina
En la pinjino á indikas la sonon [a] kun supreniranta tono.
Feroa
Á estas la dua litero de la feroa alfabeto. Povas indiki la sonon [ɔ] aŭ [ɔaː].
Hungara, ĉeĥa kaj slovaka
Á estas la dua litero de la hungara, ĉeĥa kaj slovaka alfabetoj. Indikas la sonon /aː/.
Islanda
Á estas la dua litero de la islanda alfabeto. Indikas la sonon /au̯/.
Vjetnama
En la vjetnama alfabeto á indikas la sonon [a] prononcitan per supreniranta tono.
Kodigo
Grafemo | HTML | Unikodo | TeX |
---|---|---|---|
Á | Á | U+00C1 | \acute A
|
á | á | U+00E1 | \acute a
|