Avenuo General Paz
Avenuo General Paz | ||
---|---|---|
aŭtovojo [+] | ||
Lando | Argentino | |
Situo | Bonaero | |
- koordinatoj | 34° 33′ 27″ S, 58° 30′ 13″ U (mapo)-34.557388888889-58.503616666667Koordinatoj: 34° 33′ 27″ S, 58° 30′ 13″ U (mapo) | |
Longo | 32 000 m | |
Avenuo General Paz | ||
Vikimedia Komunejo: Avenida General Paz [+] | ||
La Avenuo General Paz aŭ Avenuo Generalo Paco kaj en hispana Avenida General Paz estas aŭtovojo de 24,3 km de etendo en la urbo Bonaero, Argentino. Ĝi ekas ĉe la Avenuo Lugones proksime al la Rivero Plata kaj finas ĉe la Ponto de la Norio super la Rivero Riachuelo tute ĉe la limo inter la urbo Bonaero kaj la Provinco Bonaero, formante la ĉefan parton de tiu limo. Ĝi pluas sudorienten de la ponto de La Norio laŭ la nomo populara de Camino Negro, kiu estas alia aŭtovojo. Estas uzata ĉefe kiel alirejo al la urbo Bonaero fare de la loĝantoj de la zonoj norda kaj okcidenta de la Granda Bonaero, kaj de la veturiloj kiuj veturas el aŭ al la nordo kaj okcidento de la lando.
La Avenuo General Paz estas la komunikvojo surtera kun pleja kvanto de trafiko inter ĉiuj enlandaj vojoj, superita nur de mallonga aro de la Nacia Ŝoseo 9 inter tiu avenuo kaj la Provinca Ŝoseo 4 de Bonaero nome Camino de Cintura.[1]
Notoj
- ↑ http://transito.vialidad.gov.ar:8080/SelCE_WEB/intro.html Arkivigite je 2010-04-08 per la retarkivo Wayback Machine TMDA Consultas Web, alirita la 29an de marto de 2010, Dirección Nacional de Vialidad
Bibliografio
- Gorelik, Adrián (2010). Universidad Nacional de Quilmes, ed. La grilla y el parque. ISBN 978-987-9173-27-5.
- Palazzo, Pascual (1940). Trazado y diseño de la Avenida General Paz. Buenos Aires: L. J. Pesce. OCLC 22720326.
Eksteraj ligiloj
- Autopistas del Sol Arkivigite je 2008-07-23 per la retarkivo Wayback Machine: Informo de la entrepreno.
- Carta de Buenos Aires: mapo de la retejo de la registaro de la urbo Bonaero, kun elaeraj fotoj de la urbo en diferencaj epokoj (1940, 1965, 1978 kaj 2004) kaj ĉefe pri la ŝanĝoj ĉe la Avenuo General Paz laŭ la paso de la tempo.