(Translated by https://www.hiragana.jp/)
David Salo - Vikipedio Saltu al enhavo

David Salo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Ĉi tiu artikolo temas pri lingvisto interesiĝanta pri J. R. R. Tolkien. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Salo (apartigilo).
David Salo dum parolado en Bloomington, Ilinojso, la 30an de aprilo de 2005

David SALO (naskiĝinta en 1969) estas lingvisto, kiu laboris pri la lingvoj verkitaj de J. R. R. Tolkien por la filma serio de „La Mastro de l' Ringoj“, elvolvante la elfajn lingvojn (ĉefe Sindarinon) konstruante vortaron bazitan sur la jam konataj vortoj en la eldonitaj verkoj, kaj rekreante kelkajn lingvojn, kiu havis malabundan eldonitan vortaron kiel la nigran lingvon kaj kuzdulon.

Salo kaj la lingvoj de Tolkien

La intereso de David Salo pri la lingvoj de Tolkien komenciĝis ekde li legis la verkojn kiam infano. Ĉe Macalaster College li studis la latinan, la grekan kaj lingvosciencon, kaj uzis tion ĉi por plibonigi sian komprenon de la lingvoj de Tolkien. Poste, li finis siajn studojn pri lingvoscienco ĉe Wisconsin–Madison Universitato.