Haveno de Gelsenkirchen
La haveno de Gelsenkirchen troviĝas ĉe la Rejn-Herne-Kanalo. Ĝi estas grava transŝarĝejo por naftoproduktoj kaj duegrava enlanda haveno por greno en la federaciero Nordrejn-Vestfalio. La tuta transŝarĝokvanto sumiĝis en la lastaj dek jaroj averaĝe pli ol du milionoj tunojn, el tiuj proksimume 1,2 milionoj tunojn ŝiptrafike ĉiun jaron. La havenon tenas la Urbaj Entreprenoj de Gelsenkirchen.
Oni malfermis la havenon la 13-an de julio 1914. Nun la haventereno etendiĝas sur 1,2 milionoj kvadrataj metroj da tuta areo; la haveno konsistas el la du havenbasenoj de la komerca kaj industria havenoj kun akvosurfaco de 117.800 kvadrataj metroj. Oni povas malŝarĝi ŝovboatarojn aŭ pli grandajn motorŝipojn kun ŝarĝoprofundo ĝis 2,8 metroj respektive kun ŝarĝokapablo ĝis 4.800 tunoj. La haventereno estas konektita kun la relvojreto de la DB Netz, filio de Deutsche Bahn. Krom tio ekzistas nepublike tenata fervojo kun 18,4 kilometra relvojreto, kiu atingas jaran transŝarĝon de proksimume 1 miliono tunoj.
Por la estonteco oni esploras la eblecojn, starigi stacidomon por transportkestegoj kaj kunlabore kun aliaj enlandaj havenoj starigi transportujego-fervojkonektojn al la germanaj marhavenoj.
Superrigardo super la varotransŝarĝo en la jaro 2002:[1]
Güterbereich |
Varotransŝarĝo
en 1.000 t |
terkulturaj produktoj | 195
|
nutraĵoj kaj furaĝoj | 57
|
karbo | 52
|
naftoproduktoj | 265
|
ferrubo, neferaj metalercoj | 110
|
fero, ŝtalo kaj neferaj metaloj | 313
|
ŝtonoj kaj malofta tero | 50
|
ĥemiaj produktoj | 219
|
investaĵoj | 7
|
konsumproduktoj | 1
|
sumo | 1.269
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wasserstraßenverkehrs- und Hafenkonzept NRW, 2004
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kategorio Haveno de Gelsenkirchen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)